Simme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simme
Simme-Akvofaloj en Lenk kun monto Ammertenhorn
rivero
Bazaj informoj
Longeco 55 km
Akvokolekta areo 594 km²
Averaĝa trafluo 63,1 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 405 m
Enfluejo Kander
- Alteco 597 m
Geografio
Alfluantoj Trüebbach, Eta Simme, Chirel kaj aliaj
Rivero en Eŭropo
vdr

Simme estas rivero en la Alpoj en Berna Oberlando en Kantono Berno.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Sep Putoj

Ĝi fontas ĉe la norda deklivo de Ammertenhorn, montopinto de la Wildsturbel-Masivo, ĉe Siebenbrünnen (Sep Putoj, koordinatoj: 46° 24′ 44″ N 7° 28′ 47″ O / 46.41222 °N, 7.47972 °O / 46.41222; 7.47972 (mapo)Koordinatoj: 46° 24′ 44″ N 7° 28′ 47″ O / 46.41222 °N, 7.47972 °O / 46.41222; 7.47972 (mapo)), en formo de sep fontoj, kiuj imprese elfluas el rokfendo.

Simme-Akvofaloj[redakti | redakti fonton]

Simme-Akvofaloj

Tuj post la fonto al ĝi alfluas la rivereto Trüebbach, kiu senakvigas la Plaine-Morte-Glaĉeron. Per impresaj akvofaloj la rivero tiam la rivero atingas la valgrundon de la Supra Simme-Valo en Lenk je alteco de proksimume 1100 m s.m.

Supra Simme-Valo[redakti | redakti fonton]

Simme en Lenk

La rivero nun fluas norden tra la Supra Simme-Valo tra Sankt-Stefano al Zweisimmen, kie al ĝi de okcidento alfluas la flanka rivero Eta Simme, kiu posedas longecon de proksimume 10 km. Sekvas Boltigen, kie la rivero nun turniĝas nordorienten.

Suba Simme-Valo[redakti | redakti fonton]

La rivero nun trafluas Oberwil en Simme-Valo, Därstetten kaj Erlenbach en Simme-Valo. Tiam ĝi formas la limon inter Diemtigen kaj Erlenbach, kaj en Diemtigen al ĝi alfluas Chirel, kiu senakvigas la valon de Diemtigen.

Alfluejo[redakti | redakti fonton]

En Wimmis je alteco de 597 m s.m. Simme fine alfluas al la rivero Kander, kiu siavice alfluas al la Lago de Thun.