Simo Aalto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simo Aalto
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1960 (1960-03-19) (64-jaraĝa)
en Oulu
Loĝloko Emäsalo
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Svenska Privatskolan i Uleåborg
Familio
Patro Eeli Aalto
Infano Sari Aalto
Parencoj Saara Aalto
Okupo
Okupo iluziisto
TTT
Retejo http://www.taikurisimoaalto.com/
http://www.taikurisimoaalto.com/magicsimoaalto
vdr

Simo AALTO (naskiĝinta en 1960) estas finna iluziisto. Li iluzias enlande plejparte al infanoj kaj eksterlande plejparte al adoltoj. Li iluziis en longatempa porinfana televida programo Simon taikateltta ("iluzia tento de Simo"), konata ankaŭ kiel Jokeri Pokeri Box. Jokeri Pokeri Box estas ankaŭ lia iluzovorto. En liaj iluzioj aperas ofte malgrandaj bestoj. Li estas konata ankaŭ kiel eläintaikuri, "bestiluziisto". Li iluziis ankaŭ en svedlingva iluzista programo. Al li estis donita iluziisma iloj, kiam li estis naŭjara. Li fervoris pri tiu donato, uzis la ilojn vere multe, akiris pli da iluzismajn ilojn kaj do li ricevis intereson, kiu fariĝis lin kariera iluziisto. Simo Aalto estas unu el la plej konataj iluziistoj en Finnlando. Li venkis mondan ĉampionadon de iluziismo en Lisbono 2000. Aalto estas ankaŭ la nura nordia monda ĉampionisto de close up. Lia edzino Kirsti estas lia kariera iluzohelpanto. Simo kaj Kirsti Aalto loĝas en Porvoo kaj havas sep infanojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]