Simon Vestdijk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Simon VESTDIJK)
Simon Vestdijk
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1898 (1898-10-17)
en Harlingen
Morto 23-an de marto 1971 (1971-03-23) (72-jaraĝa)
en Utreĥto,  Nederlando
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato de Amsterdamo
Okupo
Okupo poeto • tradukisto • kuracisto-verkisto • eseisto • verkisto
Verkoj Anton Wachter
TTT
Retejo http://www.vestdijk.com/
http://www.svestdijk.nl/
vdr

Simon VESTDIJK (Harlingen, la 17-a de oktobro 1898 - Utrecht, la 23-a de marto 1971) estis nederlanda verkisto.

Vestdijk naskiĝis kaj edukiĝis en Harlingen (kiu figuras en kelkaj siaj libroj kiel "Lahringen"). Li sekvis la tiean liceon, ĉe kiu sia severa patro estis instruisto de gimnastiko. Li estis bona lernanto sed ne multe konektis kun siaj samaĝuloj.

Vestdijk studis medicinon de 1917 ĝis 1927 ĉe la Universitato de Amsterdam kaj dum mallonga tempo estis kuracisto (anstataŭa kaj ŝipa) antaŭ ol li sin dediĉis tute al la literaturo en 1932. Ekde sia 17-a jaro li suferis revenantan deprimiĝon.

Li verkis ĉ. 200 librojn. Iu nomis lin "la homon kiu verkas pli rapide ol Dio povas legi". Longtempe li estis nederlanda espero por Nobelpremio por Literaturo, kiun li tamen nemian gajnis. Oni aljuĝis al li preskaŭ ĉiujn aljuĝeblajn nederlandajn premiojn pri literaturo, inter ili la Constantijn Huygens-premio en 1955.

Lia verkaro ne nur estas grandega, sed ankaŭ tre diversstila. La aŭtobiografia Anton Wachter-ciklo kun ĉefverko Terug tot Ina Damman [Ree al Ina Damman] same kiel De koperen tuin [La kupra ĝardeno] respegulas la animstaton de nederlanda kalvinista adoleskanto. Li ankaŭ verkis historiajn romanojn, kiel Het vijfde zegel [La kvina sigelo] pri la pentristo El Greco. De kellner en de levenden [La kelnero kaj la vivantoj] estas magi-realista romano pri la apokalipso. Lia eble plej alirebla verko, Pastorale 1943, estas humana satiro pri milito kaj rezistado en Nederlando sub germana okupado.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 1934 - Terug tot Ina Damman, Anton Wachterromano III
  • 1935 - De bruine vriend, novelo
  • 1935 - Else Böhler, Duits dienstmeisje, romano
  • 1936 - Meneer Visser's hellevaart, romano
  • 1937 - Het vijfde zegel, romano
  • 1938 - Fabels met kleurkrijt, poemoj
  • 1939 - Sint Sebastiaan, de geschiedenis van een talent, Anton Wachterromano I
  • 1939 - De verdwenen horlogemaker, novelo
  • 1939 - Lier en lancet, eseoj
  • 1940 - De zwarte ruiter, romano
  • 1940 - Rumeiland, romano
  • 1946 - Ierse nachten, romano
  • 1947 - De Poolse ruiter, eseoj
  • 1947 - De vuuraanbidders, romano
  • 1947 - Puriteinen en piraten, romano
  • 1947 - De toekomst der religie, eseoj
  • 1948 - Pastorale 1943, romano
  • 1948 - Surrogaten voor Murk Tuinstra, Anton Wachter-romano II
  • 1949 - De kellner en de levenden, romano
  • 1958 - Fantasia en andere verhalen
  • 1950 - De koperen tuin, romano
  • 1950 - De glanzende kiemcel, eseoj
  • 1951 - Ivoren wachters, romano
  • 1951 - De dokter en het lichte meisje, romano
  • 1953 - De schandalen, romano
  • 1959 - De ziener, romano
  • 1961 - Een alpenromano, romano
  • 1961 - Gestalten tegenover mij, eseoj
  • 1962 - De held van Temesa, romano
  • 1968 - De filmheld en het gidsmeisje, romano
  • 1974 - Verzamelde verhalen, rakontoj
  • 1975 - De persconferentie, romano

Neniuj verkoj de Simon Vestdijk tradukiĝis en Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]