Simon de Colines

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Simonem Colinæum
(1475-1546)
Dissekco de partoj de homkorpo, verko publikigita en 1546.
Dissekco de partoj de homkorpo,
verko publikigita en 1546.
Persona informo
Naskiĝo 1475
en Gentilly, apud Parizo, Flago-de-Francio.svg Francio
Morto 1546
en Pont-de-Colines, Pikardio, Flago-de-Francio.svg Francio
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Universitato de Parizo
Profesio
Profesio prestipdezajnisto • presisto • eldonisto [#]
Information icon.svg
vdr

Simon de Colines (1475-1546) estis franca presisto, helenisto, latinisto, kreinto de la italika preskarakero. Colines estas asociita al Henri Estienne la Maljuna (1470-1520), fondinto de la grava presoficejo en Parizo -- kaj kiun Colines pli malfrue edziĝis al lia vidvino -- kaj kontinuis lian laboron eĉ post lia morto. Li uzis elegantajn romajn kaj italikajn tipojn kaj iu grekan tipon, kun akcentoj, kiu estis supera al siaj antaŭuloj.

Oni kreditas al li la dizajnojn de kelkaj el tiu tipoj, aliaj estis dizajnitaj de Geoffroy Tory (1480-1533). Liaj libroj, ofte malgrandformataj, estis bele produktitaj. Colines presis tekstojn uzitajn en la studoj pri liberalartoj, teologio, medicino, la Biblio, Libro de Horoj, kaj eldonoj de klasikaj kaj samtempa literaturo. Li produktis pli ol 750 eldonojn dum pli ol dudekses jaroj.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Colines naskiĝis probable sude de Parizo, kie liaj gefratoj posedis farmbienojn. Li plej eble studis en la Universitato de Parizo kaj tute certe li laboris por Henri Estienne la Maljuna (1470-1520) kaj anstataŭis Estienne-on kiel presiston post lia morto en 1520. Colines edziĝis al lia edzino, Guyonne Viart, kaj heredis la presejon krom ŝiajn ses infanojn.

Li plu laboris en la presejo de Estienne ĝis kiam Robert Estienne (1503-1559), filo de Henri Estienne la Maljuna, komencis sian negocon en 1526. Tiuepoke Colines starigis presejon antaŭ la Kolegio de Beauvais kaj helpis Robert-on starigi lian presejon sen laĉoj kun la universitato. La moderna erudiciulo Jeanne Veyrin-Forrer (1919-2010) kredas ke Colines eble provizis sian duonfilon per la necesaj malnovstilaj karaktertipoj. Dum la venontaj dektri jaroj Colines muldis la plejmulton el la plej ordinaraj prestipoj: romanaj, italikoj kaj grekaj.

En 1528, li ekuzis sian italikan tipo. Colines estis konata por la uzo de kunikloj kiel simbolo de siaj presmarkoj, sed post la simbolo de sia presejo al "Soleil d'Or", li ekuzis satiraĵojn kaj filozofojn kiel siaj presmarkoj. En 1539, Colines lasis sian presejon el "Soleil d'Or" kaj movis sian presoficejon ekster la muroj de Parizo post la eldono pri la kvar evangeliistoj, kie li restis ĝis sia morto, en 1546. Colines lasis al sia duonfilo, Chaudière sia presejo ĉe "Soleil d'Or" kaj komencis sendi al li kelkajn projektojn aŭ pro tio ke li estis malsana aŭ superŝarĝita. Ĉe la morto de Coline, Chaudière kaj ne Robert heredis liajn malnovajn eldonaĵojn.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Commentarii initiatorii in quattuor Evangelia: In Euangelium secundum Matthaeum : In Euangelium secundum Marcum : In Euangelium secundum Lucam : In Euangelium secundum Ioannem Iacobo Fabro Stapulensi authore, 1523
  • Kompleta Nova Testamento, en la franca, far Jakobo Stapulenso, Parizo, 1523, en 8 volumoj.[2]
  • [Erasmi Roterodami De ratione studij ac legendi, interpretandiq[ue] authores, libellus aureus ; Officium discipulorum ex Quintiliano ; Qui primo legendi, ex eodem ; Erasmi Concio de puero Iesu in schola Coletica Londini instituta, pronuncianda ; eiusdem, Expostulatio Iesu ad mortales ; eiusdem Carmina scholaria, 1526, Desiderius Erasmus, Quintilian, Simon de Colines
  • Idiota de statu religiosorum. Religiositas custodiet & iustificabit cor, 1521, Raymundus Jordanus, Simon de Colines
  • Libri Salomonis Proverbia, Ecclesiastes, Canticum canticorum. Liber Sapientiae. Ecclesiasticus, 1527
  • Sanctum Iesu Christi evangelium secundum Matthaeum, secundum Marcum, secundum Lucam, secundum Ioannem: Acta apostolorum, 1528
  • Pauli Apostoli Epistolae: Ad Romanos, Ad Corinthios II, Ad Galatas, Ad Ephesios, Ad Philippenses, Ad Colossenses, Ad Thessalonicenses II, Ad Timotheum II, Ad Titum, Ad Philemonem, Ad Hebraeos ; Epistolae Catholicae ; Iacobi, Petri II, Ioannis III, Iudae ; Apocalypsis Beati Ioannis, 1528
  • Ioannis Fernelii ... Cosmotheoria libros duos complexa: prior, mundi totius & formam & compositionem : eius subinde partium ... situs & magnitudines : orbium tandem motus ... reserat. Posterior, ex motibus, sideru[m] loca & passiones disquirit, interspersis documentis ... ad astronomicas tabulas suppedita[n]tibus ..., 1528, Jean Fernel, Simon de Colines
  • Rodolphi Agricolae Phrisij, de inventione dialectica libri tres, 1529, Rudolphus Agricola, Joannes Matthaeus Phrissemius, Simon de Colines
  • Grammatographia ad prompte citoque discendam grammaticen tabulas tum generales tum speciales continens. Vide indicem in calce operis. [-Clavis tesserarum grammatographiae]., 1529, Jacques Lefèvre d'Étaples, Simon de Colines
  • Terentiani Mauri Niliacae Syenes Praesidis, De literis, syllabis, pedibus et metris, tractatus insignis, suspiciendus antiquitate etiam reuertenda, 1531, Terentianus Maurus, Nicolas Brisset, Simon de Colines
  • M. Tullii Ciceronis ad Titum Pomponium Atticum, ad M. Brutum, & ad Quintum fratrem, epistolaru[m] libri xx, diligentissime recogniti: Cum Latina eoru[m] interpretatione, quae in ijs ipsis epistolis Graece scripta sunt: ne quid vel mediocriter graece docti desiderent, 1532, Marcus Tullius Cicero, Simon de Colines
  • Tabulae Ioannis Murmellii ruremundensis in artis compenendorum versuum rudimenta, 1533, Johann Murmellius, Simon de Colines
  • Contenta. Libri Regum IIII [et alia opera], 1534
  • Perioche septem librorum primorum Methodi Galeni: cum quibusdam tum ab eode[m], tum alijs authoribus traductis (vt vocant) receptionibus, 1534, Galen, Antoine de Mery, Simon de Colines
  • "Καινή Διαθήκη" ("Nova Testamento"), en la greka, Parizo, 1534[3][4]
  • Pentateuchus Moysi: Genesis, Exodus, Leuiticus, Numeri, Deuteronomium ; Iosue, Liber Iudicum, Ruth, 1539
  • Praxis criminis persequendi, elegantibus aliquot figuris illustrata, Ioanne ..., 1541, Jean Milles de Souvigny
  • Sanctum Iesu Christi evangelivm. Secundum Matthæm, Secundum Marcum ..., 1541
  • P. Ovidii Nasonis metamorphoseon ... libri XV., ...: ([Vol. II.] P. Ovidii Nasonis amatoria, ...) - ([Vol. III.] P. Ovidii Nasonis fastorum lib. VI. Tristium lib. V. De ponto lib. IIII), 1545
  • Nicolai Magni... De medicis pulueribus libellus, 1545, Nicolaus Magnus, Simon de Colines

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A Typographic Workbook: A Primer to History, Techniques, and Artistry, Kate Clair, Cynthia Busic-Snyder
  2. Ĉi-verko kaŭzis grandan persekuton kontraŭ Jakobo Stapulenso, far la doktoroj de la Sorbono, tiel ke li estis forpelita el la Fakultato pri Teologio kaj estis devigata fuĝi el Francio. Dum kelka tempo li vivis en Strasburgo sub kaŝita nomo.
  3. A History of Biblical Interpretation, Vol. 2: The Medieval Though the ..., Alan J. Hauser,Duane F. Watson
  4. Richard Simon "Critical History of the Text of the New Testament", Andrew W.R. Hunwick
  5. New Advent
  6. Encyclopaedia Britannica