Simone Biles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simone Biles
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1997 (1997-03-14) (27-jaraĝa)
en Columbus
Lingvoj anglausona angla
Ŝtataneco UsonoBelizo
Familio
Edz(in)o Jonathan Owens
Amkunulo Jonathan Owens
Okupo
Okupo arta gimnastikisto
TTT
Retejo http://www.simonebiles.com
vdr

Simone Biles - naskiĝis la  14-an de marto 1997(nun 1997-03-14), do nun 27-jara - estas usona sportistino kun familiaj radikoj kaj ŝtatanecoj de Usono kaj Belizo. Ŝi specialiĝis pri arta gimnastiko. Alveninte en la somera Olimpiko 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, ŝi estis la plej medaldekorita usona atleto, sed ŝi travivis mensan krizon, kiu tuŝis ŝin ĝis vivminaca, do ŝi decidis retiriĝi. Responde, ŝi ricevis malkomplimentojn, ĉefe de konservativaj komentistoj dirinte ke ŝi "seniluziigis sian grupon" kaj eĉ "hontigis la landon". Sed ŝi klarigis, ke "finfine ni ne estas nur sportistoj aŭ amuzistoj, ni estas homoj kun emocioj, kaj aferoj malantaŭ la kulisoj influas nin kiam ni konkurencas. Homoj ne scias pri kio ili parolas." Ŝi ja revenis al la konkurencoj kaj fine gajnis du medalojn: arĝentan kun la usona teamo de virina arta gimnastiko kaj bronzan sur gimnastika trabo.

sur gimnastika trabo en la somera Olimpiko 2016