Simone Pepe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simone Pepe
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1983 (1983-08-30) (40-jaraĝa)
en Albano Laziale
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Simone Pepe estas itala futbalisto. Li naskiĝis la  30-an de aŭgusto 1983(nun 1983-08-30) en Albano Laziale proksime de Romo, do nun estas 40-jara. Li pasigis siajn junaĝon kaj du unuajn profesiajn jarojn en teamoj de la klubo AS Romo, kaj poste aktivis en pluraj italaj teamoj, ekzemple en 2006 ĝis 2010 en la klubo Udinese Calcio. Ekde la jaro 2010 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Juventus Torino.

Krome Simone Pepe ekde la jaro 2008 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li interalie kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2010, kie la teamo ne aparte sukcesis. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-17-, sub-19-, sub-20- kaj de sub-23-jaruloj.