Simone Signoret

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simone Signoret
Oskar-premiito Oscar-academy-award-free.png
Simone Signoret (Harcourt).jpg
Persona informo
Simone Signoret
Naskonomo Henriette Charlotte Simone Kaminker
Naskiĝo 25-an de marto 1921 (1921-03-25)
en Wiesbaden, Flag of Germany (3-2 aspect ratio).svg Vajmara Respubliko
Morto 30-an de septembro 1985 (1985-09-30) (64-jara)
en Autheuil-Authouillet
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per pankreata kancero [#]
Tombo Tombejo Père-Lachaise [#]
Religio judismo [#]
Lingvoj franca [#]
Loĝloko WiesbadenParizo [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Familio
Patro André Kaminker [#]
Edz(in)o Yves Allégret • Yves Montand [#]
Infanoj Catherine Allégret [#]
Profesio
Okupo filmaktoro • verkistotutoro • teatra aktoro • aktorotradukisto [#]
Laborkampo aktorado • literary translation • traduko el la angla • translation into French [#]
Aktiva dum 1942– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Simone SIGNORET, aŭ realnome: Simone Henriette Charlotte KAMINKER (naskiĝis la 25-an de marto, 1921, mortis la 30-an de septembro, 1985) estis franca aktorino. Ofte priskribita kiel unu el la grandaj filmstelulinoj de Francio. Ŝi estis la unua francino gajninta la premion Oskar, kiun ŝi gajnis pro sia rolo en Room at the Top (Loko ĉe la supro). Aldone al la Oskaro, ŝi estis nomumita por multaj premioj, inkluzive de: la Premio BAFTA, la Premio Ora Globo, Premio Emmy, la Festivalo de Cannes kaj la Premio Arĝenta Urso por Plej bona Aktorino.

La tombo de Yves Montand kaj Simone Signoret en Parizo
Simone Signoret en 1952

Simone Signoret naskiĝis en Wiesbaden, Germanio. En siaj fruaj filmoj ŝi ĉefe brilis en la rolo de bela tentulino; poste ŝi ŝanĝis al karakteraj roloj kaj ankaŭ per tio konvinkis la publikon.

Por ŝia aktorada kariero, Signoret ŝanĝis sian familian nomon al la familia nomo de sia patrino antaŭ ŝia geedzeco, por kaŝi siajn judan devenon.

Ŝia sensuala aspekto kaj senbrida naturo igis ŝin esti elektita multajn fojojn al la rolo de prostituitino. Ŝi akiris rimarkindan rekonon pro sia agado en la filmo La Ronde de 1950, filmo bojkotita en Novjorko kiel malmorala. En 1952 ŝi gajnis eĉ pli bonajn recenzojn, pro rolo de alia prostituitino, en la filmo Casque d'or de Jacques Becker, pro kiu ŝi ankaŭ gajnis la BAFTA-premion por plej bona aktorino en ĉefa rolo por plej bona fremda aktorino. Ŝia aktorado en tiu ĉi filmo influis ĵaziston Nina Simone, kies artista nomo baziĝas sur la antaŭnomo de Signoret.

Signoret aperis en multaj rimarkindaj filmoj en Francio, inkluzive: Thérèse Raquin (1953) de reĝisoro Marcel Carné, Filinoj de la diablo (1955) kaj La Krisolo (1957) surbaze de la teatraĵo de Arthur Miller "La ĉasado de sorĉistinoj"

Ŝia unua geedziĝo estis kun kinoreĝisoro Yves Allegret, inter 1944 kaj 1949, de kiu ŝi havas filinon - Catherine Allegret, ankaŭ aktorinon. Ŝia dua geedziĝo estis kun aktoro Yves Montand en 1951, kuniĝo kiu daŭris ĝis ŝia morto.

Signoret ankaŭ engaĝiĝis en la politiko: Kune kun sia edzo, la aktoro Yves Montand, ŝi dum pluraj jaroj subtenis la Komunisman Partion de Francio.

Ŝi mortis de pankreata kancero en Autheuil-Athouillet, Francio.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • La ronde (Francio, 1950)
  • Casque d’or (Francio, 1951)
  • Thérèse Raquin (Francio, 1953)
  • Les Diaboliques (Francio, 1955)
  • Les sorcières de Salem (Francio/Orienta Germanio, 1957)
  • Room at the Top (Britio, 1959)
  • Ship of Fools (Usono, 1965)
  • Paris brûle-t-il ? (Francio/Usono, 1966)
  • L’armée des ombres (Francio, 1969)
  • Le chat (Francio/Italio, 1970)
  • La Veuve Couderc (Francio, 1971)
  • Madame Rosa (Francio, 1977)

Listo de Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Oskaro pro Room at the Top (1960)
  • César pro Madame Rosa (1978)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]