Simone de Beauvoir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Simone de Beauvoir
Simone de Beauvoir.jpg
Persona informo
Naskonomo Simone Lucie Ernestine Marie Bertrand de Beauvoir
Naskiĝo 9-a de januaro 1908
en Parizo
Morto 14-a de aprilo 1986
en Parizo
Mortokialo pneŭmonito [#]
Tombo Tombejo de Montparnasse [#]
Religio ateismo [#]
Nacieco Franca
Lingvoj franca lingvo [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Universitato de Parizo [#]
Subskribo Simone de Beauvoir
Familio
Dinastio Bertrand de Beauvoir [#]
Gefratoj Hélène de Beauvoir [#]
Vivkunulo Jean-Paul Sartre
Profesio
Profesio politika filozofo • ĵurnalisto • romanisto • aŭtobiografo • eseisto • politika aktivisto • diarist • women letter writer • filozofo • feministo • literaturkritikisto • verkisto • aktivulo • aŭtoro [#]
Verkoj L'invitée (1943)
Le deuxième sexe (1949)
Les mandarins (1954)
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Simone Lucie Ernestine Marie Bertrand de BEAUVOIR [simɔn də boˈvwaʁ] (naskiĝis la 9-an de januaro 1908 en Parizo — mortis la 14-an de aprilo 1986 en Parizo) estis Franca verkistino, filozofiistino, socisciencistino kaj feministo.

Ŝi verkis plurajn romanojn, monografiojn pri filozofio, politiko kaj sociaj temoj, eseojn, biografiojn, kaj membiografion en pluraj volumoj. Nuntempe ŝi estas plej konata pro siaj metafizikaj romanoj, inter kiuj elstaras L'invitée ("La invititino", 1943) kaj Les mandarins ("La mandarenoj", 1954), kaj ankaŭ pro sia eseo Le deuxième sexe ("La dua sekso", 1949), en kiu ŝi detale analizas la subpremon de virinoj rilate al viroj, tiel konsistigante mejloŝtonon de la nuntempa feminismo.

Ŝi estas ankaŭ konata pro sia vivdaŭra pluramema rilato al Jean-Paul Sartre.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Simone de Beauvoir kaj Jean-Paul Sartre antaŭ la statuo de Balzac en Parizo en la 1920-aj jaroj.
Simone de Beauvoir en 1967.

Simone Lucie Ernestine Marie Bertrand de Beauvoir estis la filino de Georges Bertrand de Beauvoir, advokato kaj amatora aktoro, kaj de Françoise Brasseur, junulino el la burĝaro de Verduno. Ŝi naskiĝis en luksa apartamento de la bulvardo Raspail de la 14-a arondismento de Parizo kaj kvinjaraĝa ŝi komencis frekventi la lernejon Cours Desir[1] kie lernis la filinoj de «bonaj familioj» (tio estas, riĉaj). Ŝia pli juna fratino, Hélène (nome Poupette), aliĝis du jarojn poste. Jam tre juna, Simone distingiĝis pro siaj intelektaj kapabloj kaj kundividis ĉiujare la unuan vicon kun Élisabeth Lacoin (Élisabeth Mabille, aŭ «Zaza» en ŝia membiografio). Zaza iĝis rapide ŝia plej bona amikino.

Simone de Beauvoir estis studema knabino, kiu dediĉis preskaŭ tutan sian tempon al libroj kaj studado, kaj malŝatis sportojn. Ŝi kaj ŝia fratino estis edukitaj ĉe la Instituto Adeline Désir, aŭ Cour Désir, katolika lernejo por knabinoj. Tiaj lernejoj ĝenerale estis malalte taksataj de la tiamaj intelektuloj, ĉar ili ŝajnis esti lokoj kie junaj virinoj estus kondukitaj al unu el du alternativoj — geedziĝo aŭ monaĥejo. La patrino de Simone de Beauvoir, kiun ŝi taksis kiel entrudiĝinton kaŝe observantan ĉiun ŝian agon, partoprenis lecionojn kun siaj filinoj, sidante malantaŭ ili, supozeble kiel la plejparto el aliaj patrinoj.

Post la Unua Mondmilito, ŝia patrinflanka avo, Gustave Brasseur, prezidanto de la Banko Meuse,[2] ruiniĝis kaj deklaris bankroton, faligante la tutan familion en malhonoro kaj malvenko. Ankaŭ la gepatroj de Simone estis devigitaj, pro manko de resursoj, lasi la apartamenton de la bulvardo Raspail (super la nuntempa restoracio «La Rotonde») por apartamento, malhela, malgranda, en kvina etaĝo, sen lifto de loĝejaro de la strato Rennes.[3] Georges de Beauvoir esperis vivteni sin el la mono de sia edzino. Tiu ĉi sin sentis kulpa sian tutan vivon, rilate al sia edzo, pro tiu malaperinta doto. Simone suferis tion kaj vidis la degradigon de la rilatoj inter siaj gepatroj. Ŝia infanaĝo estis markita per la fakto ke ŝi estas virino: ŝia patro esperis havi filon por fari el tiu politeknikiston. Krome, li ripetis al Simone: «Vi havas cerbon de viro». Pasia pro teatro (li faris kurson de teatra arto), li transigis tiu emon al sia edzino kaj al siaj infanoj, same kiel sian amon al la literaturo. Laŭ li, «la plej bela metio estis tiu de verkisto». Kun sia edzino, li estis konvinkita ke nur la studado povis eligi siajn filinojn el la meznivela kondiĉo en kiu ili troviĝis.

En sia junaĝo, Simone pasis somerajn feritempojn en Saint-Ybard, en la parko Meyrignac en Corrèze, kreita ĉirkaŭ 1880 de sia avo Ernest Bertrand de Beauvoir. La proprieto estis akirita de sia pra-avo Narcisse Bertrand de Beauvoir komence de la 19-a jarcento. Oni trovas multajn elvokaĵojn de tiuj feliĉaj tagoj en akompano de ŝia fratino Hélène en ŝiaj Mémoires d'une jeune fille rangée. Tiam, kontakte kun la naturo kaj dum longaj solecaj piediradoj tra la kamparo, la deziro de eksterordinara vivo estis forĝita en la spirito de Simone.

Simone ŝatis lernejon, kaj ŝi diplomitiĝis en 1924 "kun distingo". Je la aĝo de 15 jaroj Beauvoir estis jam decidinta, ke ŝi iĝos verkisto. Jacques Champigneulle iĝis ŝia intelekta mentoro kaj amiko, dum Geraldine Paro (GéGé [ĵeĵe']) kaj Estepha Awdykovicz (Stépha [stefa']) iĝis ŝiaj ĉefaj amikinoj. Post sia bakalaŭro en 1925, Simone de Beauvoir eniris al supera studado en la Katolika Instituto de Parizo, por matematiko, kaj en la Instituto Sainte-Marie de Neuilly por beletro. Ŝi atingis la unuan jaron en la universitato de Parizo la diplomojn de ĝenerala matematiko, de literaturo kaj de latino. La venontan jaron, ŝi faras la kursojn filozofio kaj atingas en junio 1927 la diplomon de ĝenerala filozofio. Ŝi finfine gradiĝis en beletro kun mencio en filozofio en la printempo 1928 post la atingo de diplomoj de etiko kaj psikologio[4] kaj eniris poste la redaktadon de memoro por la diplomo de superaj studoj pri Leibniz. En la fakultato de beletro de la universitato de Parizo, ŝi renkontis aliajn intelektulojn, inkluzive de Maurice Merleau-Ponty, René Maheu kaj Jean-Paul Sartre, kiun ŝi komparos kun genio. Ekde tiu epoko, interplektiĝis inter ili mita rilato, kiun nur la morto rompos. Ŝi estos lia «necesa amo» opozicie al la «kontingencaj amoj» kiujn ili konos. Simone de Beauvoir estis la dua en la konkurenco por la agrégation de filozofio en 1929, ĝuste malantaŭ Jean-Paul Sartre. Sekvis intensa intelekta kaj ama rilatado inter Beauvoir kaj Sartre, kiu daŭris la tutan vivon, kvankam neniam ili geedziĝis nek vivis kune, kaj plu havis liberan seksan vivon; Jean-Paul Sartre dorlotnomis ŝin "mia kastoro". Dum la sorbona periodo Maheu donis al Beauvoir ŝian dumvivan moknomon, Castor, la francan vorton por "kastoro", donita al ŝi pro la forta labora etiko de la besto.

En 1929, je la aĝo 21, Beauvoir iĝis la plej juna persono kiu iam ajn ricevis la agrégation (instruistigo) en filozofio, kaj la naŭa virino kiu akiris tiun gradon. En la studfina ekzameno ŝi atingis la duan lokon; Sartre, kiu tiam aĝis 24 jarojn, estis unua (sed li antaŭajare estis malsukcesinta sian unuan ekzamenon). La ĵurio akre debatis ĉu doni la unuan lokon al Sartre aŭ al Beauvoir, sed fine ĝi aljuĝis ĝin al Sartre.

La morto de ŝia amikino «Zaza» tiun saman jaron ege suferigis ŝin. Simone, edukita de religia patrino, perdis la fidon jam dekkvarjaraĝa (laŭ la Mémoires d'une jeune fille rangée), multajn jarojn antaŭ sia agrégation de filozofio, eĉ antaŭ sia eliro el la lernejo Cours Désir kaj tio ankaŭ markis sian emancipiĝon el sia familio.

Instruistino[redakti | redakti fonton]

Ekde la instruistiĝo en 1929, Simone de Beauvoir, aŭ pli bone dirite Castor – kromnomo kiu donis al ŝi Herbaud (René Maheu en Mémoires d'une jeune fille rangée) kaj kiu tuj estis reprenita de Sartre ĉar «Beauvoir» estas proksima al la angla beaver (signife kastoro[5][6]), kaj kiuj, kiel ŝi mem, «La kastoroj ariĝas kaj havas konstrueman spiriton» (en Mémoires d'une jeune fille rangée) — iĝis instruistino pri filozofio. Inter 1929 kaj 1931, ŝi donis kelkajn kursojn en la mezlernejo Victor-Duruy (Paris).[7] Ŝi baldaŭ estis nomumita al Marsejlo por la mezlernejo Montgrand. La perspektivo lasi Sartre, kiu estis same nomumita por Havro en marto 1931, lanĉis ŝin en angoron kaj Sartre proponis al ŝi geedziĝon por akiri postenon en la sama lernejo. Kvankam ege forte ligita al Sartre, ŝi malakceptis la proponon: «Mi devas diri, skribis ŝi en La Force de l'âge,[8] ke eĉ unu momenton mi ne estis tentita akcepti lian sugeston. La geedzeco duobligas la familiajn devojn kaj ĉiujn sociajn postulojn. Modifante niajn rilatojn kun aliulo, estus fatale ŝanĝitaj tiuj kiuj jam ekzistis inter ni. La klopodo konservi mian propran sendependon, aldonis ŝi tamen, ne estis tro peza; estus aspektinta al mi tro artefarite serĉi en la foresto liberecon kiun mi povis sincere retrovi nur en mia menso kaj en mia koro.» La venontan jaron, ŝi sukcesis alproksimiĝi al Sartre atingante postenon en Rouen kie ŝi konatiĝis kun Colette Audry, instruistino en la sama lernejo. Ambaŭseksema, ŝi entreprenis amrilatojn kun kelkaj el siaj lernantinoj,[9] ĉefe kun Olga Kosakiewitcz kaj Bianca Bienenfeld, ĉar la «pakto» kiu ligis ŝin al Sartre permesis koni «kontingencajn amaferojn». Ŝi same ligiĝis al lernanto de Sartre, «le petit Bost», la eta Bost, estonta edzo de Olga, por kiu ankaŭ Sartre sentis pasion (nereciproke). La amikeco de tiu amikaro kromnomita «la eta familio», aŭ ankaŭ «la malgrandaj kamaradoj», restis sentuŝe ĝis la morto de ĉiu el ili, spite malgrandajn kvereletojn aŭ gravajn konfliktojn.

La domo de numero 24 de la strato Cels de Parizo kie Simone de Beauvoir loĝis kelkajn fojojn dum la milito.

Tuj antaŭ la Dua Mondmilito, la paro Sartre-Beauvoir translokiĝis al Parizo. Ŝi instruis en la mezlernejo Molière el 1936 al 1939;[10] ŝi venis tien sekve de amafero kun Bianca Bienenfeld, unu el ŝiaj lernantinoj. Beauvoir verkis sian unuan romanon, Primauté du spirituel, inter 1935 kaj 1937, sed ĝi estis malakceptita de Gallimard kaj Grasset (ĝi aperos nur en 1979 sub la titolo Quand prime le spirituel kaj poste kiel Anne ou quand prime le spirituel). La invititino estis publikita en 1943. Ŝi priskribis tie, pere de imagitaj roluloj, la rilaton inter Sartre, Olga kaj ŝi mem, prilaborante krome sian filozofian meditadon pri la lukto inter la konscioj kaj la ebloj de la reciprokeco. La sukceso estis tuja. Ŝi estis elpostenigita la 17an de junio 1943 fare de la nacia eduksistemo post plendo pro «koruptado al minor-aĝuloj» farita en decembro 1941 fare de la patrino de Nathalie Sorokine. Ĉar temis pri purigklopodo por la reĝimo de Vichy - la plendo estis suspendita -[11] aŭ laŭ la principo de singardo, la necerteco pri la reala tialo de ŝia elpostenigo estas ankoraŭ polemikiga. Ŝi estos rehabilitita post la Liberigo laŭ dekreto de la 30a de julio 1945, sed ŝi ne plu instruos.[12] Simone de Beauvoir priskribis en siaj memoroj nur rilaton de simpla amikeco kun tiu lernantino.[13] Ŝi krome skribis ke la akuzo pri koruptado al minor-aĝulo, mensonga, estis nur venĝo fare de la patrino de tiu lernantino sekve de la malakcepto fare de Simone de Beauvoir uzi sian influon ĉe ŝia filino por akceptigi al ŝi geedzecon kun « avantaĝa partio».[14] Ŝi laboris por la nacia radio («Radio Vichy») kie ŝi organizis elsendojn dediĉitajn al la muziko laŭlonge de la epokoj.

Engaĝita beletristino[redakti | redakti fonton]

Waist high portrait of middle aged man reading
Algren en 1956.

Kun Sartre, Raymond Aron, Michel Leiris, Maurice Merleau-Ponty, Boris Vian kaj kelkaj aliaj maldekstremaj intelektuloj, ŝi fondis gazeton: Les temps modernes (modernaj tempoj) kiu havis por celo diskonigi la ekzistadismon pere de la tiutempa literaturo. Sed ŝi pluigis aparte sian propran personan verkaron. Post kelkaj romanoj kaj eseoj en kiuj ŝi parolis pri sia engaĝiĝo por la komunismo, la ateismo kaj la ekzistadismo, ŝi atingis ekonomian sendependecon kaj dediĉis sin totale al sia profesio de verkisto. Ŝi veturis al nombraj landoj (Usono, Ĉinio, Rusio, Kubo, ktp.) kie ŝi interkonatiĝis kun komunismaj gravuloj kiel Fidel Castro, Che Guevara, Mao Zedong, Richard Wright. En Usono, ŝi eniris en pasian rilaton kun la usona verkisto Nelson Algren, al kiu sendis pli ol 300 leterojn.

Kuba revoluciulo Antonio Núñez Jiménez, de Beauvoir, Sartre kaj Che Guevara en Kubo, 1960.

En 1949, ŝi atingis publikan agnoskon per la apero de Le Deuxième Sexe. La libro estis vendita je pli ol 22 000 ekzempleroj ekde la unua semajno, okazigis la publikigon de kontraŭdiraj artikoloj fare de Armand Hoog (malpore) kaj de Francine Bloch (pore) en la revuo La Nef, kaj ekestis tioma skandalo ke la Vatikano metis ĝin en la liston de malpermesitaj libroj. François Mauriac skribis al Temps modernes: «nune, mi scias ĉion pri la vagino de via posedantino». La libro estis tradukita al pluraj lingvoj kaj en Usono, oni vendis je miliono da ekzempleroj kaj ĝi nutris la pensaron de la ĉefaj teoriistinoj de la movado Women's Lib.[15] Beauvoir iĝis la prufiguro de feminismo per la priskribo de socio kiu plutenas la virinojn en situacio de malsupreco. En totala rompo kontraŭ la esencismo, ŝia analizo de la ina kondiĉo tra la mitoj, la civilizoj, la religioj, la anatomio kaj la tradicioj skandalis, kaj ĉefe ĉe la ĉapitro kie ŝi parolas pri patrineco kaj aborto, kiu estis asimilita al murdo en tiu epoko. Pri geedzeco, ŝi konsideras ĝin kiel burĝa institucio tiom abomenenda kiom la prostituado ĉar la virino restas sub la dominado de sia edzo kaj ne povas fuĝi el tio.

Domo kie loĝis Simone de Beauvoir de 1955 al 1986 11 bis en la strato Victor-Schœlcher.
Memortabulo sur la fasado de la domo kie loĝis Simone de Beauvoir de 1955 al 1986 11 bis en la strato Victor-Schœlcher.

En 1954, ŝi ricevis la premion Goncourt pro Les Mandarins kaj iĝis unu el la aŭtoroj plej legitaj en la mondo. Tiu romano temas pri la post-milito kaj aperigas ŝian rilaton kun Nelson Algren, ĉiam tra imagitaj roluloj. Algren ne povas elteni la ligon kiu unuigas Beauvoir kun Sartre. Ĉar ŝi ne finigis ĝin, ili decidis rompi sian rilaton. El julio 1952 al 1959, ŝi vivis kun Claude Lanzmann.

El 1958, ŝi entreprenis sian membiografion en kiu ŝi priskribas sian burĝan etoson plena je antaŭjuĝoj kaj je malnobligaj tradicioj kaj la faritajn penojn por eliri el sia virina kondiĉo. Ŝi priskribis ankaŭ sian rilaton kun Sartre kvalifikante ĝin de totala sukceso. Tiele, kvankam ilia rilato unuigis ilin ĉiam tiom pasie, ili ne estos plue paro en la seksa senco de la termino, kaj tio dum longa tempo, eĉ se Beauvoir lasis siajn legantojn miskompreni la malon.

En 1964, ŝi publikigis Une mort très douce (tre dolĉa morto) kiu portretas la morton de ŝia patrino. Laŭ Sartre, tiu estas ŝia plej bonkvalita verkaĵo. La temo de la terapeŭta baraktego kaj de eŭtanazio estas tie elvokitaj per teksto plenplena de emocio. Dum tiu doloriga periodo, ŝi estis subtenita de junulino kiun ŝi ekkonis en tiu sama epoko: nome Sylvie Le Bon, nome juna studento pri filozofio. La rilato kiu unuigis ambaŭ virinojn estas malklara: ĉu rilato «patrino-filino», «amikeca», aŭ «ama». Simone de Beauvoir deklaris en Tout compte fait, nome sia kvara membiografia volumo, ke tiu rilato estis simila al tiu kiu unuigis ŝin al Zaza antaŭ kvindek jaroj. Sylvie Le Bon iĝis ŝia adoptita filino kaj heredantino de ŝia literatura verkaro kaj de ŝia tuta havaĵo.

La influo de Beauvoir, asocia al Gisèle Halimi kaj Élisabeth Badinter, ludis ŝlosilan rolon por atingi la rekonon de la torturoj misfaritaj al virinoj okaze de la Alĝeria Milito de Sendependeco kaj de la rajto al aborto. Ŝi redaktis la Manifeston de 343, publikita en aprilo 1971 fare de Le Nouvel Observateur.[16] Kun Gisèle Halimi, ŝi kunfondis la movadon Choisir (elekti), kies rolo estis decidiga por la laŭleĝigo de la volonta interrompo de gravedeco. Laŭlonge de sia vivo, ŝi studis la mondon en kiu ŝi vivis, vizitante fabrikojn kaj instituciojn, renkontiĝante kun laboristoj kaj gravaj politikestroj.

Post la morto de Sartre en 1980, ŝi publikigis La Cérémonie des adieux (La ceremonio de la adiaŭoj) kie ŝi priskribis la dek lastajn jarojn de sia kunulo inkludante detalojn medicinajn kaj intimajn tiom asprajn ke ili ŝokis grandan nombron de la disĉiploj de la filozofo. Tiu teksto estis sekvita de la intervjuoj Entretiens avec Jean-Paul Sartre kiujn ŝi registris en Romo, en aŭgusto kaj septembro 1974, en kiuj Sartre rememoras sian vivon kaj precizigas kelkajn punktojn de sia verkaro. Ŝi volis ĉefe montri kiel tiu estis manipulita de Benny Lévy por fari rekoni ian «religian klinon» en la ekzistadismo kiam fakte la ateismo estis unu el ties pilieroj. Laŭ Beauvoir, Sartre ne ĝuis plu ĉiujn siajn intelektajn kapablojn kaj ne estis plu en kondiĉo lukti filozofie. Ŝi same diris duon-kaŝe ke la konduto de la adoptita filino de Sartre, nome Arlette Elkaïm-Sartre, estis abomeninda ankaŭ laŭ ŝia opinio. Ŝi konkludis per tiu frazo: «Lia morto separas nin. Mia morto ne rekunigos nin. Tiel estas; kvankam niaj vivoj estis dum tiom longe agorditaj».

De 1955 al 1986, ŝi loĝis en la domo de numero 11bis de la strato Victor-Schœlcher[17] en Parizo kie ŝi pereis, ĉirkaŭita de sia adoptita filino Sylvie Le Bon de Beauvoir kaj de Claude Lanzmann. Ŝi mortis pro pneŭmonio kaj estis entombigita apud Sartre en la Pariza tombejo Tombejo de Montparnasse, en la 20a divizio — ĝuste dekstre de la ĉefa enirejo el bulvardo Edgar-Quinet —. Simone de Beauvoir estis entombigita havante ĉirkaŭ sia fingro la arĝentan ringon kun inkaaj motivoj donacitan de ŝia amanto Nelson Algren en la mateno de ilia unua amornokto.[18]

Vietnama Milito/CIA Raporto/Murdo de JFK[redakti | redakti fonton]

En la 2891 elklasigitaj dokumentoj pro rajtigo de la usona prezidento Donald Trump, la 21an de oktobro 2017, rilate al la murdo de JFK, la CIA asertas ke en la 1960-aj jaroj, Jean-Paul Sartre, Simone de Beauvoir kaj pli gapige eĉ Catherine Deneuve estus financinta "reton da aktivuloj" kiu "helpis la dizertintojn"[19] de la Vietnama Milito, inter kiuj Larry Cox (naskiĝinta en 1945)[20], aktivulo kiu malakceptis trifoje integri la usonan armeon kaj iri al Vietnamio[21],[22]

La tomboj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj filozofiaj verkoj estas similaj al, sed sendependaj de Sartre-a ekzistadismo. Ankaŭ romanojn, vojaĝraportojn, kaj eseojn ŝi verkis.

Ŝia plej fama libro estas Le Deuxième Sexe ("La dua sekso"), kiu analizis la subpremadon fare al virinoj, kaj igis ŝin esti konsiderata la patrino de feminismo.

Alia fama kaj tre legata libro estas "Memoraĵoj de bon-deca junulino" (Mémoires d’une jeune fille rangée), kiu estas ŝia membiografio de infanaĝo al fino de ŝia studtempo, kaj estas tre riĉa kaj interesa libro. En ĝi ŝi ŝanĝis la nomojn de aliaj homoj; tamen pluraj estas identigeblaj pro personaj ecoj kaj roloj.

Teorioj[redakti | redakti fonton]

Simone de Beauvoir kaj Jean-Paul Sartre en Ĉinio en 1955.

Arda defendantino de la ekzistadismo, ŝi starigis demandojn por trovi sencon al la vivo ene de la absurdeco de mondo en kiu oni ne elektas naskiĝi. Asocia al tiu de Sartre, ŝia verkaro diferencas en la mezuro ke ŝi frontas la precizan karakteron de la problemoj, preferante rektan kaj seninterrompan meditadon pri la vivo.

En Le deuxième sexe, ŝi asertas:

Citaĵo
 Oni ne naskiĝas virino, oni iĝas virino 

[23]: estas la konstruo de individuecoj kio trudas diferencajn genrojn, al la personoj de ambaŭ seksoj. Ŝia libro starigis veran proteston kaj la aŭtoro estis foje kontraŭita partikulare pro la fakto ke ŝi ne integris la instinkton en sia rezonado. Raraj estis kiuj subtenis ŝin. Ŝi ricevis tamen la apogon de Claude Lévi-Strauss kiu diris al ŝi ke el la vidpunkto de la antropologio, ŝia verkaro estis tute akceptebla. Gravaj verkistoj kiel François Mauriac ne subtenis la polemikan sencon de ŝia verkaro kaj estis el la aro de ŝiaj kontraŭantoj. Sylvie Chaperon, fakulino pri feminismo asertis ke trans tiu simbola frazo, Simone de Beauvoir revizias grandan varion de terenoj ene de kiuj oni konstruas la socian diferencon inter viroj kaj virinoj, indikante ankaŭ la vojon por la esplorado por la venontaj jardekoj, el kiuj kelkaj, laŭ ŝi, restas ankoraŭ esplorotaj.[24]

Tiu citaĵo estas ofte konsiderata kiel etapo kiu anoncas tion kio kondukas al la studoj de genro en la sociaj sciencoj[25].

Oni notu ke ja estas la rolo de la virino en la socio kio interesas al Beauvoir, kaj ne la biologia distingo viro/virino (distingo kiu estas tre reala kaj krome devas esti konsiderata en la klinikaj studoj[26]). Simone de Beauvoir eniras tiel en tio kion oni nomas nuntempe la pensaro de la konstruismo, laŭ kontraŭo al la esencismo, kiu referencas al la ideo laŭ kiu viroj kaj virinoj estas diferencaj laŭesence.

Kultura heredaĵo[redakti | redakti fonton]

La famo de Simone de Beauvoir tre pliiĝis post ŝia morto. Ŝi estas nun konsiderata patrino de la feminisma movado kiu disvastiĝis post la jaro 1968 en la okcidenta kulturo. Ankaŭ kreskiĝis konsidero de ŝi kiel elstara franca filozofino pri ekzistadismo.

Kleruloj ofte debatas pri la rilatoj kaj reciprokaj influoj inter Beauvoir kaj Sartre. Oni ĝenerale taksas, ke ŝi havis ioman influon ĉe la majstroverko de Sartre, L'Être et le Néant (1943), sed ŝi ankaŭ multe filozofiis sendepende de la ekzistadisma sinteno de Sartre. Kelkaj kritikoj analizis la influon de ŝiaj unuaj verkoj kaj eseoj sur la filozofia sinteno de Sartre dum la lasta parto de lia vivo.

La vivo de Beauvoir inspiris multajn biografiojn.

En 2006 la urbo Parizo komisiis novan porpiedirantan ponton sur la rivero Sejno al la arĥitekto Dietmar Feichtinger: la ponto, kiu ĉeas la novan Nacian Bibliotekon de Francio, ricevis la nomon Passerelle Simone-de-Beauvoir ("Ponteto Simone de Beauvoir").

Citaĵo
 Oni ne naskiĝas virino, oni iĝas 
— Simone de Beauvoir, Le deuxième sexe

Pri la morto[redakti | redakti fonton]

Same kiel Sartre, de Beauvoir estis radikale ateisma. En sia verko La Cérémonie des Adieux (la ceremonio de la adiaŭoj) ŝi skribis pri lia morto: "Lia morto disigas nin. Mia morto ne reunuigos nin. Estas tiel; jam estas bele, ke niaj vivoj povis tiom longe akordiĝi[27]".

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Publikigitaj dum ŝia vivo[redakti | redakti fonton]

  • 1943: L'invitée ("La invititino"), romano
  • 1944: Pyrrhus et Cinéas ("Pirro kaj Cineas"), eseo
  • 1945: Le sang des autres ("La sango de la aliuloj"), romano
  • 1945: Les bouches inutiles ("La senutilaj buŝoj"), teatraĵo
  • 1946: Tous les hommes sont mortels ("Ĉiuj homoj estas mortodevaj"), romano
  • 1947: Pour une morale de l'ambiguïté ("Por moralo de ambigueco"), eseo
  • 1948: L'Amérique au jour le jour ("Ameriko de tago al tago"), rakonto
  • 1949: Le deuxième sexe ("La dua sekso"), filozofia eseo
  • 1954: Les mandarins ("La mandarenoj"), romano
  • 1955: Privilèges ("Privilegioj"), eseo
  • 1957: La longue marche ("La longa marŝo"), eseo
  • 1958: Mémoires d'une jeune fille rangée ("Memoroj de juna obeema filino"), membiografia rakonto
  • 1960: La force de l'âge ("La forto de aĝo"), membiografia rakonto
  • 1963: La force des choses ("La forto de aĵoj"), rakonto
  • 1964: Une mort très douce ("Morto tre dolĉa"), membiografia rakonto
  • 1966: Les belles images ("La belaj bildoj"), romano
  • 1967: La femme rompue ("La detruita virino"), noveloj
  • 1970: La vieillesse ("La maljuneco"), eseo
  • 1972: Faut-il brûler Sade? ("Ĉu ni bruligu Sade?"), eseo, daŭrigo de Privilèges
  • 1972: Tout compte fait ("Ĉion kalkulinte"), membiografia rakonto
  • 1979: Quand prime le spirituel ("Kiam aferoj pri la spirito venas unue"), romano
  • 1981: La cérémonie des adieux ("La adiaŭa ceremonio"), sekvata de Entretiens avec Jean-Paul Sartre : août - septembre 1974, membiografia rakonto

Postmorte aperintaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Sylvie Le Bon de Beauvoir, heredantino de la verkaro de Simone de Beauvoir, tradukis, komentis kaj publikigis plurajn verkaĵojn de sia adopta patrino, kaj ĉefe ŝiajn leterojn al kaj el Sartre, Bost kaj Algren. Tiu ĉi zorgema klopodo ebligis esplori la plej intimajn sentojn de Simone de Beauvoir, inkluzive de ŝia ambaŭseksemo kaj ŝia maltolero kontraŭ ŝiaj antaŭaj sekskunuloj kaj kelkaj parencoj, kiel ekzemple la fratino Hélène de Beauvoir, kiu ankoraŭ vivis, kiam la leteroj publikiĝis kaj ege suferis pro la malkovro.

  • 1990: Lettres à Sartre, tome I: 1930–1939 ("Leteroj al Sartre, libro 1: 1930–1939")
  • 1990: Lettres à Sartre, tome II: 1940–1963 ("Leteroj al Sartre, libro 2: 1940–1963")
  • 1990: Journal de guerre, septembre 1939 – janvier 1941 ("Militĵurnalo, septembro 1939 – januaro 1941")
  • 1997: Lettres à Nelson Algren ("Leteroj al Nelson Algren"), elangligita de Sylvie Le Bon
  • 2004: Correspondance croisée avec Jacques-Laurent Bost ("Reciprokaj leteroj kun Jacques-Laurent Bost")
  • 2008: Cahiers de jeunesse, 1926–1930 ("Kajeroj pri juneco, 1926–1930")

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Le cours Désir [arkive] ĉe Desmoulin.net: «La cours Désir, laŭ la nomo de Adeline Désir kiu fondis ĝin, en la rue Jacob, en 1853; tio estis instituto pri instruado de junulinoj, tre konata kaj aprezata en la kvartalo Saint Germain des Prés.» [1] Alirita la 8an de Januaro 2018.
  2. «La Banque de la Meuse estis kreita en Verduno en oktobro 1878 pro la ruiniĝo de la fratoj Pasquin, kiel plurposeda societo simpla de kapitalo de 400 000 frankoj.» La Meuse entre 1790 et 1914 [arkive] [2] Alirita la 8an de Januaro 2018.
  3. Danièle Sallenave, Castor de guerre, Gallimard, «Folio», 2008, p. 55
  4. Tamen ŝi ne atingis la gradigon en beletro kun mencio en klasikaj beletroj, ĉar rezignis prepari la diplomon de filologio.
  5. Sed ĝi estas la korespondanto en franca de «mitulo» aŭ vagino en la usona ĵargono, kion certe Sartre sciis.
  6. Agathe Logeart, «Simone, la scandaleuse», Bibliobs,‎ 2a januaro 2008 (rete [arkive] [3] Alirita la 8an de Januaro 2018)
  7. Perrine Simon-Nahum, «Chronologie de Simone de Beauvoi», Le Magazine littéraire no 566, aprilo 2016, paĝo 77.
  8. La Force de l'âge, Paris, Gallimard (1960), I, p. 90
  9. Angelique Chrisafis, «Academic tug-of-love over De Beauvoir legacy [arkive]», The Guardian, 4a de januaro 2008 [4] Alirita la 8an de Januaro 2018
  10. Bulletin 2006 de l'Association amicale des anciens et anciennes élèves du lycée Molière, 2006, paĝo 22.
  11. Ingrid Galster, «Juin 43: Beauvoir est exclue de l'université retour sur une affaire classée», Contemporary French Civilization, vol. 25, no 1,‎ 1a de aprilo 2001, p. 139–150 (ISSN 0147-9156, DOI 10.3828/cfc.2001.25.1.007, rete [arkive] [5]) Alirita la 8an de Januaro 2018
  12. Marie-Jo Bonnet, «La lesbienne dans Le Deuxième Sexe», 10a de novembro 2005.
  13. Simone de Beauvoir, La force de l’âge, éditions Gallimard, 1960, Folio, p. 699.
  14. «Mémoires d’une jeune fille dérangée, essai autobiographique de Bianca (…) - www.altersexualite.com» [arkive], ĉe www.altersexualite.com [6] Alirita la 8an de Januaro 2018
  15. Maïté Albistur kaj Daniel Armogathe, Histoire du féminisme français du Moyen Âge à nos jours, eld. Des femmes, Paris, 1977, p. 434.
  16. «La liste des 343 Françaises qui ont le courage de signer le manifeste: “Je me suis fait avorter”», Le Nouvel Observateur numero 334, 5a de aprilo 1971.
  17. Laŭ la memortabulo situa ĉe la enirejo de la loĝejo de la domo de numero 11bis de la strato Victor-Schœlcher.
  18. Irène Frain, aŭtoro de Beauvoir in love, «La passion selon Beauvoir», Paris Match, no 3307,‎ 3a de oktobro 2012, p. 6
  19. Laŭ la Raporto de la CIA, ties kaŝejo estus situa en la numero 3, de la rue Gabrielle Josserand en Pantin.
  20. Poste direktoro de Amnesty International en Londono.
  21. Vidu la elklasigita Raporto verkita la 11an de julio 1969 fare de Paul K. Chalemsky, iama direktoro de la anteno de la CIA en Parizo, kiu precizigis la monkvantojn donitajn de Jean-Paul Sartre (100 dolaroj), Simone de Beauvoir (la dokumento ne precizas la monkvanton) kaj Catherine Deneuve (1500 frankoj).
  22. © YouScribe/Parisien
  23. Simone de Beauvoir, Le deuxième sexe, vol. II : L'expérience vécue, Paris, Gallimard, coll. «NRF essais», 1949, Folio (ISBN 9782070205141, OCLC 489616596, rete [arkive]), chap. 1 («Enfance»), p. 13 [7] Alirita la 7an de Januaro 2018.
  24. Sylvie Chaperon, «Simone de Beauvoir: la promesse faite aux femmes», L'Humanité,‎ 9a de januaro 2008 (rete [arkive]) [8] Alirita la 7an de Januaro 2018.
  25. La construction sociale des catégories de sexe: Simone de Beauvoir, Le deuxième sexe, classique.uqac.fr, 2007 [9]
  26. Claudine Junien kaj Peggy Sastre, «Santé: On naît femme, on ne le devient pas» [arkive], ĉe Causeur, 4a de aprilo 2017 [10] Alirita la 7an de Januaro 2018.
  27. S. de Beauvoir, La Cérémonie des adieux, 1981, p. 159: «Sa mort nous sépare. Ma mort ne nous réunira pas. C'est ainsi; il est déjà beau que nos vies aient pu si longtemps s'accorder».

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Simone de Beauvoir en la franca Vikipedio.