Simone de Beauvoir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simone de Beauvoir
Persona informo
Simone de Beauvoir
Naskonomo Simone Lucie Ernestine Marie Bertrand de Beauvoir
Naskiĝo 9-a de januaro 1908
en Parizo
Morto 14-a de aprilo 1986
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Religio ateismo vd
Nacieco Franca
Lingvoj franca vd
Loĝloko ParizoMarsejloRueno vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo • Lycée Fénelon, Paris vd
Subskribo Simone de Beauvoir
Familio
Dinastio Bertrand de Beauvoir vd
Gefratoj Hélène de Beauvoir vd
Edz(in)o
Amkunulo Jean-Paul Sartre
Profesio
Alia nomo Le Castor vd
Okupo politika filozofo • ĵurnalisto • romanisto • aŭtobiografo • eseisto • politika aktivisto • taglibristo • women letter writer • filozofo • literaturkritikisto • verkistoaŭtorofeministo • instruisto de filozofio vd
Laborkampo filozofioeseoaŭtobiografioromanofeminismoekzistadismo vd
Verkado
Verkoj L'invitée (1943)
Le deuxième sexe (1949)
Les mandarins (1954)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Simone Lucie Ernestine Marie Bertrand de BEAUVOIR [simɔn də boˈvwaʁ] (naskiĝis la 9-an de januaro 1908 en Parizo, mortis la 14-an de aprilo 1986 en Parizo) estis Franca verkistino, filozofiistino, socisciencistino kaj inistino.

Ŝi verkis plurajn romanojn, monografiojn pri filozofio, politiko kaj sociaj temoj, eseojn, biografiojn, kaj membiografion en pluraj volumoj. En la nuntempo ŝi estas plej konata pro siaj metafizikaj romanoj, inter kiuj elstaras L'invitée ("La invitito", 1943) kaj Les mandarins ("La mandarenoj", 1954), kaj ankaŭ pro sia eseo Le deuxième sexe ("La dua sekso", 1949), en kiu ŝi detale analizas la subpremon de virinoj rilate al viroj, tiel konsistigante mejloŝtonon de la nuntempa inismo.

Ŝi estas ankaŭ konata pro sia vivdaŭra poliamora rilato al Jean-Paul Sartre.

Vivo

Simone de Beauvoir estis studema knabino, kiu dediĉis preskaŭ sian tutan tempon al libroj kaj studado, kaj malŝatis sportojn. Ŝi kaj ŝia fratino estis edukitaj ĉe la Instituto Adeline Désir, aŭ Cour Désir, katolika lernejo por knabinoj. Tiaj lernejoj ĝenerale ricevis malaltan takson de la tiamaj intelektuloj, ĉar ili ŝajnis esti lokoj kie junaj virinoj estus kondukitaj al unu el du alternativoj – geedziĝon aŭ monaĥejon. La patrino de Simone de Beauvoir, kiun ŝi taksis kiel entrudiĝinton kaŝobservantan ĉiun ŝian agon, partoprenis lecionojn kun siaj filinoj, sidante malantaŭ ili, supozeble kiel la plejparto el aliaj patrinoj. En la lernejo Beauvoir renkontis sian plej bonan amikinon, Elisabeth Le Coin (ZaZa en la memoroj de Beauvoir). Simone ŝatis lernejon, kaj ŝi diplomitiĝis en 1924 "kun distingo".

Je la aĝo de 15 jaroj Beauvoir estis jam decidinta, ke ŝi iĝos verkisto. Jacques Champigneulle iĝis ŝia intelekta mentoro kaj amiko, dum Geraldine Paro (GéGé [ĵeĵe']) kaj Estepha Awdykovicz (Stépha [stefa']) iĝis ŝiaj ĉefaj amikinoj.

Sukcese trapasinte abiturientajn ekzamenojn pri matematiko kaj filozofio, ŝi studis matematikon ĉe la Institut Catholique kaj literaturon/lingvojn ĉe la Institut-Sainte-Marie; poste ŝi ekstudis filozofion ĉe la universitato Sorbono, en Parizo. En 1929, dum sia studperiodo ĉe la Sorbonne, Beauvoir prelegis pri Leibniz. Tie ŝi renkontis multajn aliajn junajn intelektulojn, inkluzive de Maurice Merleau-Ponty, René Maheu kaj Jean-Paul Sartre. Dum la sorbona periodo Maheu donis al Beauvoir ŝian dumvivan moknomon, Castor, la francan vorton por "kastoro", donita al ŝi pro la forta labora etiko de la besto.

En 1929, je la aĝo 21, Beauvoir iĝis la plej juna persono kiu iam ajn ricevis la agrégation en filozofio, kaj la naŭa virino kiu akiris tiun gradon. En la studfina ekzameno ŝi atingis la duan lokon; Sartre, kiu tiam aĝis 24 jarojn, estis unua (sed li antaŭajare estis malsukcesinta sian unuan ekzamenon). La ĵurio akre debatis ĉu doni la unuan lokon al Sartre aŭ al Beauvoir, sed fine ĝi aljuĝis ĝin al Sartre.

Intensa intelekta kaj ama rilatado inter Beauvoir kaj Sartre sekvis, kiu daŭris la tutan vivon, kvankam neniam ili geedziĝis nek vivis kune, kaj plu havis liberan seksan vivon; Jean-Paul Sartre dorlotnomis ŝin "mia kastoro".

Ŝiaj filozofiaj verkoj estas similaj al, sed sendependaj de Sartre-a ekzistencialismo. Ankaŭ romanojn, vojaĝraportojn, kaj eseojn ŝi verkis.

Ŝia plej fama libro estas Le Deuxième Sexe ("La dua sekso"), kiu analizis la subpremon de virinoj, kaj igis ŝin esti konsiderata la patrino de inismo.

Alia fama kaj tre legita libro estas "Memoraĵoj de bon-deca junulino" (Mémoires d’une jeune fille rangée), kiu estas ŝia membiografio de infanaĝ' al fino de ŝia studtempo, kaj estas tre riĉa kaj interesa libro. En ĝi ŝi ŝanĝis la nomojn de aliaj homoj; tamen pluraj estas identigeblaj pro personaj ecoj kaj roloj.

Ŝi mortis pro pneŭmonio kaj estis entombigita apud Sartre en la Pariza tombejo Cimetière du Montparnasse.

Kultura heredaĵo

La famo de Simone de Beauvoir tre pliiĝis post ŝia morto. Ŝi estas nun konsiderata patrino de la inisma movado kiu disvastiĝis post la jaro 1968 en la okcidenta kulturo. Ankaŭ kreskiĝis konsidero de ŝi kiel elstara franca filozofiistino pri ekzistadismo.

Kleruloj ofte debatas pri la rilatoj kaj reciprokaj influoj inter Beauvoir kaj Sartre. Oni ĝenerale taksas, ke ŝi havis ioman influon ĉe la majstroverko de Sartre, L'Être et le Néant (1943), sed ŝi ankaŭ multe filozofiis sendepende de la ekzistadisma sinteno de Sartre. Kelkaj kritikoj analizis la influon de ŝiaj unuaj verkoj kaj eseoj sur la filozofia sinteno de Sartre dum la lasta parto de lia vivo.

La vivo de Beauvoir inspiris multajn biografiojn.

En 2006 la urbo Parizo komisiis novan porpiedirantan ponton sur la rivero Sejno al la arĥitekto Dietmar Feichtinger: la ponto, kiu ĉeas la novan Nacian Bibliotekon de Francio, ricevis la nomon Passerelle Simone-de-Beauvoir ("Ponteto Simone de Beauvoir").

Citaĵo
 Oni ne naskiĝas virino, oni iĝas 
— Simone de Beauvoir, Le deuxième sexe

Pri la morto

Same kiel Sartre, de Beauvoir estis radikale ateisma. En sia verko La Cérémonie des Adieŭ (la ceremonio de la adiaŭoj) ŝi skribis pri lia morto: "Lia morto disigas nin. Mia morto ne reunuigos nin. Estas tiel; jam estas bele, ke niaj vivoj povis tiom longe akordiĝi[1]".

Verkaro

Publikigitaj dum ŝia vivo

  • 1943: L'invitée ("La invitito"), romano
  • 1944: Pyrrhus et Cinéas ("Pirro kaj Cineas"), eseo
  • 1945: Le sang des autres ("La sango de la aliuloj"), romano
  • 1945: Les bouches inutiles ("La senutilaj buŝoj"), teatraĵo
  • 1946: Tous les hommes sont mortels ("Ĉiuj homoj estas mortodevaj"), romano
  • 1947: Pour une morale de l'ambiguïté ("Por moralo de ambigueco"), eseo
  • 1948: L'Amérique au jour le jour ("Ameriko de tago al tago"), rakonto
  • 1949: Le deuxième sexe ("La dua sekso"), filozofia eseo
  • 1954: Les mandarins ("La mandarenoj"), romano
  • 1955: Privilèges ("Privilegioj"), eseo
  • 1957: La longue marche ("La longa marŝo"), eseo
  • 1958: Mémoires d'une jeune fille rangée ("Memoroj de juna obeema filino"), membiografia rakonto
  • 1960: La force de l'âge ("La forto de aĝo"), membiografia rakonto
  • 1963: La force des choses ("La forto de aĵoj"), rakonto
  • 1964: Une mort très douce ("Morto tre dolĉa"), membiografia rakonto
  • 1966: Les belles images ("La belaj bildoj"), romano
  • 1967: La femme rompue ("La detruita virino"), noveloj
  • 1970: La vieillesse ("La maljuneco"), eseo
  • 1972: Faut-il brûler Sade? ("Ĉu ni bruligu Sade?"), eseo, daŭrigo de Privilèges
  • 1972: Tout compte fait ("Ĉion kalkulinte"), membiografia rakonto
  • 1979: Quand prime le spirituel ("Kiam aferoj pri la spirito venas unue"), romano
  • 1981: La cérémonie des adieŭ ("La adiaŭa ceremonio"), sekvata de Entretiens avec Jean-Paul Sartre : août - septembre 1974, membiografia rakonto

Postmorte aperintaj verkoj

Sylvie Le Bon de Beauvoir, heredantino de la verkaro de Simone de Beauvoir, tradukis, komentis kaj publikigis plurajn verkaĵojn de sia adopta patrino, kaj ĉefe ŝiajn leterojn al kaj el Sartre, Bost kaj Algren. Tiu ĉi zorgema klopodo ebligis esplori la plej intimajn sentojn de Simone de Beauvoir, inkluzive de ŝia ambaŭseksemo kaj ŝia maltolero kontraŭ ŝiaj antaŭaj sekskunuloj kaj kelkaj parencoj, kiel ekzemple la fratino Hélène de Beauvoir, kiu ankoraŭ vivis, kiam la leteroj publikiĝis kaj ege suferis pro la malkovro.

  • 1990: Lettres à Sartre, tome I: 1930–1939 ("Leteroj al Sartre, libro 1: 1930–1939")
  • 1990: Lettres à Sartre, tome II: 1940–1963 ("Leteroj al Sartre, libro 2: 1940–1963")
  • 1990: Journal de guerre, septembre 1939 – janvier 1941 ("Militĵurnalo, septembro 1939 – januaro 1941")
  • 1997: Lettres à Nelson Algren ("Leteroj al Nelson Algren"), elangligita de Sylvie Le Bon
  • 2004: Correspondance croisée avec Jacques-Laurent Bost ("Reciprokaj leteroj kun Jacques-Laurent Bost")
  • 2008: Cahiers de jeunesse, 1926–1930 ("Kajeroj pri juneco, 1926–1930")

Notoj

  1. S. de Beauvoir, La Cérémonie des adieŭ, 1981, p. 159: «Sa mort nous sépare. Ma mort ne nous réunira pas. C'est ainsi; il est déjà beau que nos vies aient pu si longtemps s'accorder».

Eksteraj ligiloj

greke por vidi kaj aŭdi ŝin intervjuatan de Televido Kanado france greke Internet Encyclopedia of Philosophy pri ŝi angle greke Center for advanced research in phenomenology angle greke http://www.biblioweb.org/-BEAUVOIR-Simone-de-.html greke Stanford Encyclopedia of Philosophy angle