Simpodio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
skemo de la simpodia disbranĉiĝo

Simpodio estas disbranĉiga formo de vaskulaj plantoj. Ĉe tiuj plantoj la plua kresko de la trunko okazas ne de la ĉefa tigo, sed estas daŭrigate de la subterminala flanka tigo. El la ĉefa tigo kreskas, sed ne ĉiam, terminala florarofloro.

La kontraŭo de la simpodio estas monopodio, ĉe kiu la ĉefa tigo daŭre kreskas. La sekvaj disbranĉiĝoj formas raceman floraron.

Monoĥazio kaj diĥazio[redakti | redakti fonton]

vito (Vitis vinifera)

Ĉiu tigo finiĝas per floraro. La daŭrigo de la kresko okazas per flanka tigo, kreskinta el la flanka tigo (monoĥazio). La floranta „ŝajntigo“ konsistas el minimume kvar flanktigoj, kiuj floras.

Monoĥazio ekzistas, se unu sola flankakso transprenas la kreskon. Tiu kresko okazas ĉiam en la sama direkto kiel la plej pinta ĉefakso. Baldaŭ ĝi mem fariĝas laca kaj alia flankakso transprenas la gvidan rolon. Tiu monaĥazio konsistas el diversaj sukcesive kunligitakaj flankaksoj. Ĝi apenaŭ malsamas kiel unu sola ĉefakso. Ekestas „ŝajnakso“. Nur se oni precize rigardas oni rekonas la monoĥazion laŭ la ordo de ĝiaj folioj. Ĉar flankaksoj ĉiam kreskas el la akso de folio, la folioj ĉe monoĥazio ĉiam staras ĉe la „ŝajnakso“ (ŝajne) vidalvide de la floraroj. Konata reprezentanto de tiu dibranĉiga formo estas la vito.

Se la kresko de la patrina akso transprenas du samfortajn flankaksojn, onni nomas tion diĥazio.

Simpodia disbranĉigo en floraroj[redakti | redakti fonton]

la floraro de Symphytum officinale estas kiel multaj Boragacoj duobla cincino.

Se tiu disbranĉita modo okazas en floraro kaj la ĉefakso finas per floro, tiu nomiĝas ¡zumozuma floraro. Oni distingas du formojn ĉe monoĥazio:

  • 1a se ĉiuj flankaksoj kreskas en unu direkton, oni nomas tion bostriko. La ŝajnakso aspektas kiel enroligita;
  • 2a se la ĉefa akso alternas sian kreskon dekstren kaj maldekstren, oni parolas pri cincino.

La tria ebleco estas plejoĥazio. Ĉi tie post la floro elkreskas pluraj flankaksoj. Tiam la supera floraro estas reduktita kaj la plejoĥazio transiras al diĥazio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]