Saltu al enhavo

Sinagogo de Eisenach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la sinagogo de Eisenach ĉ. 1900

La Sinagogo nova (germane: Neue Synagoge) en Eisenach (Germanujo), konsekrite en 1885, brulkonsumiĝis dum la kristala nokto. La ruinon oni forigis jaron poste; nuntempe estis samloke memorigloko. ine Gedenkstätte.

Antaŭulaj ejoj

[redakti | redakti fonton]

Sinagogo jam ekzistis en Eisenach ekde la mezepoko, en la strato Karlsstraße 23 (tiam la strateto portis la nomon Judengasse) funkciis ĝis la 19-a jarcento. Eĉ antaŭe eble estis juda sakralejo en la 14-a jarcento ĉe la nuna strato Löbergasse. En septembro 1864 oni konsekris preĝadan lokon en la posta parto de la domo je Jakobsplan 19; pro rapida kresko de la fidelularo kaj pro maksimuma loko por 100 personoj, oni okazigis grandajn festojn en la gastejo Zum Löwen (je Marienstraße). Pro tio judaj funkciuloj ekde 1883 serĉis novan domon.

Sinagogo nova

[redakti | redakti fonton]
brulo en la 10.11.1938

Arĥitekto Hermann Hahn konstruigis en 1884/85 novan sinagogon ĉe la norda bordo de la fosaĵo Mühlgraben. Meto de la fundamenta ŝtono estis estinta en la 10.4.1884. Solena inaŭguro estis en la 8.1.1885: al la komplekso ankaŭ nombriĝis kunvenejoj, burooj kaj edukejoj.

Jam en 1923 kaj 1925 estis atencoj (rompo de la vitraloj). Post potencakiro de la nazioj en 1933, tri nekonatuloj ĵetis eksplodilojn en la domon.[1] En la 9.11.1938 anoj de Hitlera Junularo kaj de Sturmabteilung eniris perforte la sinagogon, detruis la meblaron kaj ŝtelis la liturgiajn objektojn. Je la horo 22:30 oni ekbruligis la tuton. Baldaŭ poste oni ne nur forigis la bruilruinon sed ankaŭ transdonis la grundon en la municipajn manojn.

Memorigloko

[redakti | redakti fonton]
sinagoga memorigloko

Kun ĉeesto de gravuloj urbaj kaj landaj oni inaŭguris en la 21.9.1947 memoriglokon. Ĝi havas ŝotran areon kun horizontala projekciaĵo de la eksa sinagogo markita per ŝontaj platoj. Antaŭ ĝi estas planta bedo en formo de stelo de Davido. Ĉe la eosta flano estas monumento konstruita el ŝtonoj de la sinagogo. Sur ĝi estas dua stelo de Davido kaj flanke du menoroj. Malposte tekstas enskribo jene: An diesem Ort stand die Synagoge der jüdischen Religionsgemeinschaft von Eisenach. Sie wurde am 9. November 1938 von nationalsozialistischen Horden verwüstet und niedergebrannt.[2]

Aliaj samtemaj memorplatoj en la urbo

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Reinhold Brunner: Von der Judengasse zur Karlstraße. Jüdisches Leben in Eisenach. Hain, Weimar 2003, ISBN 978-3-89807-050-8

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Der Israelit, 21.4.1933
  2. Traduko: Ĉi-loke staris la sinagogo de la juda komunumo de Eisenach. Ĝi estis marodita kaj bruligita en la 9.11.1938 fare de naziaj hordoj.
50.9788610.31929