Sinagogo de Kiskunhalas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinagogo de Kiskunhalas
sinagogo
Lando Hungario vd
Situo Kiskunhalas
Situo
Geografia situo 46° 25′ 38″ N, 19° 28′ 52″ O (mapo)46.42725774301519.480999530271Koordinatoj: 46° 25′ 38″ N, 19° 28′ 52″ O (mapo)
Sinagogo de Kiskunhalas (Hungario)
Sinagogo de Kiskunhalas (Hungario)
DEC
Sinagogo de Kiskunhalas
Sinagogo de Kiskunhalas
Situo de Sinagogo de Kiskunhalas
Map
Sinagogo de Kiskunhalas
vdr

La Sinagogo en Kiskunhalas estas klasikisma-romantikisma funkcianta religia konstruaĵo.

Sinagogo en Kiskunhalas

Historio[redakti | redakti fonton]

La judoj estis invititaj al la iama Halas en la 1740-aj jaroj por rompi monopolon de la grekaj komercistoj. En fino de la 18-a jarcento jam oni malpermesis la pliajn alvenojn por teni ĝustan ekvilibron. La unua rabeno de Kiskunhalas aperis en 1856. La nun videbla sinagogo kune kun lernejo, banejo, buĉejo, rabena kaj kantora loĝejoj estis konstruitaj inter 1857-1860. Dum la holokaŭsto plejparto de judoj estis mortigitaj. Tamen la restintoj poste trovis la solan netuŝitan sinagogon ĉi tie en Hungario. Depost tio la konstruaĵoj daŭre estas uzataj, nur la banejo estis malkonstruita kaj funkcias ankaŭ sidejo kaj vintra sinagogo.

La sinagogo kaj la rabena loĝejo

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La sinagogo situas en korto, sed la fasado renkontiĝas rekte kun la trotuaro. La enirejo troviĝas en malantaŭa parto el la korto. La simetria fasado havas nur 2 ogivarkajn fenestrojn kaj meze rondan fenestron. La supra fasada surskribo estas Sole kun Dio. La korto havas enirejon. La enireja fasado estas pli impona: 4 pilieroj formas malferman arkadon. Ankaŭ tie estas surskribo: Tio estas pordo de la eterno. La meza pordo servas por viroj, por la virinoj estas 2 apartaj enirejoj, kiuj kondukas al la U-forma galerio. La sinagogo povas akcepti 200 homojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]