Sinagogo en Tykocin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Sinagogo en Tykocin
sinagogo
Loko
Ŝtato  Pollando
provinco podlaĥia
distrikto białostocki

Geografia situo

53° 12′ 22″ N, 22° 46′ 1″ O (mapo)53.20611111111122.766944444444Koordinatoj: 53° 12′ 22″ N, 22° 46′ 1″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio judismo
Rito ortodoksa
Pereo 2-a mondmilito, 1965
Arkitektura priskribo
Konstruado 1642
Specifo
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Pollando

Granda Sinagogo en Tykocin (Pollando)
Granda Sinagogo en Tykocin (Pollando)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Podlaĥia provinco

Granda Sinagogo en Tykocin (Pollando Podlaĥia provinco)
Granda Sinagogo en Tykocin (Pollando Podlaĥia provinco)
DEC

Map

Ligiloj
Adreso ul. Kozia 2, 16-080 Tykocin
Oficiala paĝaro Muzeo en Tykocin
vdr
Interno de la sinagogo

Granda Sinagogo en Tykocin estas sinagogo troviĝanta en Tykocin en podlaĥia provinco ĉe la strato Kozia 2 apud la Malgranda Foirplaco. Ĝi estas la dua plej granda kaj unu el la plej malnovaj ĝis nun ekzistantaj sinagogoj en Pollando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La sinagogo estis konstruita en 1642 sur la loko de antaŭa, ligna preĝejo. En la 18-a jarcento al la nord-orienta angulo oni alkonstruis malaltan turon, kiu unue servis kiel prizono por judoj. En la 1840-aj jaroj la sinagogo estis plene renovigita. En la 17-a kaj 18-a jc. ĝi estis grava juda intelektula centro. Ĉe ĝi laboris pluraj konataj kaj estimataj rabenoj kaj talmudistoj.

Dum la 2-a mondmilito, en 1941, nazioj damaĝis kaj prirabis la internon kaj faris el ĝi magazenon. Post la milito laŭ la decido de la urbaj aŭtoritatoj en la sinagogo troviĝis magazeno de fabrikitaj sterkaĵoj. En 1965 en la sinagogo eksplodis incendio, kiu kompletigis la detruon: bruliĝis unika biblioteko kaj arĥivo de la juda komunumo, kaj ĉiujn savitajn librojn oni ĵetis en apudan riveron.

En la jaroj 1974-1978 okazis plena renovigo kaj konservado de la konstruaĵo. De 1977 ĝi estas la sidejo de Muzeo de Juda Kulturo en Tykocin. Nuntempe la muzeo posedas riĉan ekspozicion de judaj memoraĵoj kaj aliaj objektoj ligitaj kun la juda kulturo.

En la ĉefa preĝo-salono oni prezentas interalie malnovan kronitan Toraon, talitojn, tefilinojn, ĥanukajn kandelingojn, menorojn kaj librojn. En la turo oni aranĝis ĉambron de rabeno.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]