Sinaksario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sinaksario (greklingve Συναξάριον, synaxarion, el συνάγειν, synagein, «kunigi») estas la nomo donita de la Ortodoksa Eklezio, Orientaj antikvaj eklezioj kaj Orientaj katolikaj eklezioj) (diritaj sui juris), al kolektaĵo de hagiografioj, similigeblas al la Menologio de la sama tradicio kaj al martirologio de la Katolika Latina Eklezio.

Ekzistas du tipoj de sinaksarioj:

  • simpla sinaksario , kiu konsistas en listo de sanktuloj, cititaj laŭorde de la dato de ilia morto; ekzemple, tiel procedas la kalendario de Morcelli;
  • historia sinaksario, kiu enhavas biografiajn informojn; ekzemple, la menologio de Sankta Bazilo kaj la sinaksario de

Sirmond. La informoj tie raportitaj estas resumoj de biografioj de grandaj menologioj aŭ kolektoj de vivoj de sanktuloj, kiuj kovris dudek monatojn de la jaro.

Difinoj[redakti | redakti fonton]

La ekzakta nocio de la nomo sanĝiĝis laŭlonge de la tempo-paso. Dekomence la vorto estis utiligita por la indekso de la legaĵaro kaj, tiusence, korespondas al la latinaj kapitulo kaj kompanulo. Sekve la sinaksario estis integrita per la kompleta teksto de la perikopoj legeblaj en preĝejo. Tiam la Dia liturgio limiĝis al la libroj de la Nova Testamento. «Sinaksario» restis la titolo per la indekso de la legaĵaro. Sen sanĝo la nomon, ĝi estis riĉigita de kompletaj tekstoj de la lagaĵaro.

Iuj mezepokaj kalendaroj estis nomataj “sinaksarioj”. Tiu funkcio aperas, ekzemple, en tiuj redaktitaj de Kristoforo el Mitileno kaj de Teodoro Prodromo (12-a j.)

La «Granda Sinaksario» en kartvela lingvo de la 11-a jarcento, konservita en Tbiliso.

Famaj sinaksarioj[redakti | redakti fonton]

La plej antikva sinaksario, konservita, datiĝas, almenau lauŝjne, al la 10-a jarcento. Multaj konserviĝis mezepokaj manuskriptoj diversamaniere gravaj por la historio de la Eklezio. Ekzistas konstatinopola sinaksario redaktita de Simeono Metafrasto]] al kiu la imperiestro Basileios la 2-a Bulgaroktonos (976 - 1025) komisiis ĝeneralan revizion de sinaksario: tiu sinaksario estis utiligita kiel precipa bazo de moderna eldono de oficia sinaksario.

Ekzistas, kompreneble, sinaksariaj eldonoj apartenantaj al la diversaj tradicioj kaj eklezioj: ekzemple, de kristanoj koptaj, etiopaj, armenaj…

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • catholic encyclopedia, Synaxarion ààà

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]