Sinantropio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La esprimo sinantropio priskribas la alkutimiĝon de besto- aŭ planto-specio al la setleja ĉirkaŭo de la homo.

Ofte oni diferencigas inter:

Eŭsinantropio (= plena sinantropio): la vivejo kaj la reprodukado de la koncerna vivformo estas minimume limigita en certa klimatzono al la homa setlejo. En Mezeŭropo ekzemploj estas la litocimo, la panskarabo, la farunskarabo kaj la ĝis nun nur en domoj troviĝinta teridiedo Steatoda grossa.

Duonsinantropio (= fakultativa sinantropio): la vivformo trovis en homaj setlejoj optimumajn vivkondiĉojn, sed ankaŭ ekzistas ekster setlejoj. Tia estas, ekzemple, la ordinara apuso en Mezeŭropo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Herbert Sukopp & Rüdiger Wittig (eld.): Stadtökologie. 2. Aufl. G. Fischer; Stuttgart, Jena, Lübeck, Ulm; 1998: S. 276 ff. ISBN 3-437-26000-6