Saltu al enhavo

Sindikato de Sovetiaj Verkistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sindikato de Sovetiaj Verkistoj
organizaĵo
kreiva unio en Sovetunio
verkista asocio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1934 vd
Fino 1991 vd
Lando(j) Soveta Unio vd
vdr

La Sindikato de Sovetiaj Verkistoj, ankaŭ tradukebla Unio de Sovetiaj Verkistoj, Sindikato respektive Unio de Verkistoj de Sovetunio, Sovetia Verkista UnioSovetia Unio de Verkistoj (ruse Союз писателей СССР, latinliterigite Sojuz pisatelej SSSR) estis kreiva unio[1] de profesiaj verkistoj en Sovetunio.[2] Ĝi estis fondita en 1934 laŭ iniciato de la Centra Komitato de la Komunista Partio (1932) post la dissolvo de kelkaj aliaj verkistaj organizoj, inkluzive de Proletkult (ruse Пролетку́льт) kaj la Rusia Asocio de Proletaj Verkistoj (ruse Российская ассоциация пролетарских писателей, РАПП).

La celo de la Unio estis atingi partian kaj ŝtatan kontrolon en la kampo de literaturo. Por profesiaj verkistoj, membreco en la Unio fariĝis efektive deviga, kaj ne-membroj havis multe pli limigitajn ŝancojn por publikigo. La rezulto estis, ke ekskludo el la Unio signifis virtualan malpermeson de publikigo. Tamen, la historio de la Unio de Verkistoj ankaŭ vidis kazojn de libervola mem-ekskludo el sia kadro. Ekzemple Vasilij Aksjonov (Василий Аксёнов), Semjon Lipkin (Семён Липкин) kaj lia edzino Inna Lisnjanskaya (Инна Лиснянская) forlasis la Union de Verkistoj kiel montro de solidareco post la ekskludo de Viktor Jerofejev kaj Jevgenij Popov (Евгений Попов) kiel punon pro mem-eldonado.

Andrej Ĵdanov faris la malferman paroladon al la Unua Kongreso de Sovetiaj Verkistoj en aŭgusto 1934, deklarante la "tendencan" celon de literaturo kiel formado de marksisma ideologio en la mensoj de sovetianoj kaj ilustrante la centrecon de intelekte pura literaturo al la sovetia kaj stalinisma projekto:

Citaĵo
 Nia sovetia literaturo ne timas la akuzon esti "tendenca". Jes, la soveta literaturo estas tendenca, ĉar en epoko de klasbatalo ne ekzistas kaj ne povas ekzisti literaturo, kiu ne estas klasliteraturo, ne tendenca, supozeble nepolitika.[3] 

Post la dissolvo de Sovetunio, la Unio de Sovetiaj Verkistoj estis dividita en apartajn organizaĵojn por ĉiu el la post-sovetaj ŝtatoj. La rusa sekcio estis transformita en la Union de Rusaj Verkistoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kreivaj unioj (ruse творческие союзы) en Sovetunio estis laŭ oficiala deklaro libervolaj societoj, kiuj unuigis sovetiajn civitanojn laŭ iliaj kreivaj, artaj okupoj.
  2. John kaj Carol Garrard: Inside the Soviet Writers' Union ("Ene de la Sovetunia Verkista Unio", paĝo xv (15), eldonejo Tauris, Londono 1990, ISBN 9781850432609 (angle)
  3. Maksim Gorkij, Karl Radek, Nikolaj Buĥarin, Andrej Ĵdanov kaj aliaj: Soviet Writers' Congress 1934, The Debate on Socialist Realism and Modernism, "Soveta Verkista Kongreso 1934, La Debato pri Socialisma Realismo kaj Modernismo", eldonejo Lawrence & Wishart, Londono 1977, ISBN 085315-401-5 (angle)