Sinezio el Kireno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sinezio
Συνέσιος
Filozofo, verkisto, episkopo
Synésios de Cyrène.png
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 370
en Cireno
Morto 413
en Cireno
Lingvoj Mezepoka greka lingvo [#]
Ŝtataneco Bizanca imperio [#]
Profesio
Okupo filozofoverkistopastro [#]
Laborkampo filozofio [#]
Verkado
Verkoj Laŭdo de la kalveco [#]
Episkopo de Ptolemaido de Libio
Dum 409/410
Filozofo Thinking man.png
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Sinezio el Kireno (latine Synesius, greke Συνέσιος; naskiĝis ĉirkaŭ 370 en Kireno (Cyrene), mortis 413 samloke) estis filozofo, greklingva verkisto, novplatonisto, disĉiplo de Hipatia kaj kristana episkopo de Ptolemaido de Libio.[1]

Li estis verkisto pri religiaj himnoj (inter kiuj lia precipa verko, la Egiptoj, aŭ pri la Providenco) kaj pri leteroj. Li nutris ankaŭ sciencajn interesojn, kiel estas atestate de lia letero al Hipatia en kiu troviĝas la plej antikva aludo al akvonivelilo, de lia verko pri alkemio subforme de komento pri pseŭdo-Demokrito, kaj de traktato pri la konstruo de astrolabo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Politika kaj literatura kariero[redakti | redakti fonton]

Sinezio naskiĝis en riĉa familio kiu asertis ke ili mem devenis de la fondintoj de la urbo, siavice devenantoj de la mita heraklida Eŭristeo.[2] Ĉirkaŭ 392 li vojaĝis kune kun sia frato Evocio tra Grekio; en 393 ili, male, iris, studcele, al Aleksandrio, kie li fariĝis novplatonisto kaj disĉiplo de la filozofino Hipatia.

Ĉirkaŭ la jaro 397 li revenis sian originan urbon, kie li estis ŝarĝita ambasadori ĉe la urboj de la Dora Pentapolo kun la celo peti de la imperiestro Arkadio redukton de la impostoj. Lia pleda oracio, konata kiel Al la imperiestro pri la reĝecoDe regno, pritraktas temojn kiuj meritus esti studitaj de ĉiu saĝa reganto, kaj asertas ke la unua devo de reganto estas la lukto kontraŭ la koruptiĝo.

Dum lia trijara restado en Konstantinopolo, li sin dediĉis al la redakto de literatura verko, nome Aegyptii sive de providentia: temas pri alegorio en kiu la bona Oziriso kaj la malbona mita Tifeo, kiuj reprezentas la ministraron de Arkadio nome Aŭreliano – konsulo en 400 – kaj la gota Gainas) kiuj luktas por la superrego; en tiu verko estas alfrontita ankaŭ la temon pri la malbono permesita de Dio.

Se la kompilado de la verko havis la celon korfavorigi al si Aŭrelianon, Sinezio sukcesis en sia celo, ĉar gŭste en 400 la redukto de la impostoj estis konsentita kaj Sinezio povis foriri en la diretkton de sia hejmo. Li establiĝis ene de sia kampara bieno, en Anchimachus, kie sin dediĉis al la literaturo kaj al la ĉaso, revenante al la urbo nur kiam petite de siaj aferoj; en 402 li revenis al Ateno kie li kredis konstati ke la tieja prifilozofia skolo jam estis malsupera ol tiu de Aleksandrio; eble en 403 li edziĝis en Aleksandrio: la celebranto estis la episkopo Teofilo, dum la nomo de la edzino ne estas konata, sed certas ke temis pri virino kristana, el kiu li havis tri gefilojn kiuj tamen ĉiuj mortis infanaĝe.

Episkopeco[redakti | redakti fonton]

En 409/410 Sinezio estis popolvole elektita episkopo de Ptolemaido de Libio; post longaj hezitoj kaŭzitaj de personaj kaj doktrinaj motivoj, Sinesjo akceptis [3] kaj estis konsekrita de Teofilo de Aleksandrio. Sed li iom post iom fleksis sian kristanismon al sia Novplatonismo rifuzante diversajn kristanajn dogmojn kiel: la kreo de la animo, la resurekto de la karno kaj la finiĝo de la mondo, ankaŭ se akceptis certajn repoziciojn dum diskutoj kun la katolikaj teologoj kaj, fine, ŝajnas ke li adheris al la tuta dogmaro katolika.

Post morto (413), kaj post turbula episkopeco signita ankaŭ de familiaj suferoj, oni provis lin sensukcese enirigi en la kulton de sanktulo. [4]; sed kutime al li estas, ĉe esploristoj, ankaŭ negata la kvalifiko de Patro de la Eklezio.[5]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj ĝis nun konataj kaj kolektitaj, zorge de Migne, en Patrologiæ Cursus Completus, Series Græca, Parizo, 1859, vol. 66):

  • De regno ad Arcadium imperatorem ("Pri la reĝado al la imperiestro Arkadio").
  • Dio, vel de suo ipsius vitæ instituto: defendo de la literatura formiĝo kaj de la elekto de filozofia vivo.
  • Calvitii encomium ("Laŭdo de la kalveco").
  • Aegyptius, sive de Providentia ("Egipta rakonto, au pri la Providenco"). Alegorio verko en du libroj.
  • De somniis: Traktato pri la sonĝoj.
  • Homiliæ: du homilioj.
  • Epistolæ: Kolekto de 157 leteroj, kies unu, la 57, estas fakte parolado.
  • Catastasis kaj Constitutio: Du paroladoj pri la barbaraj invadoj en Cyrenaica
  • De dono astrolabii: pri la donaco de astrolabo.
  • Hymni: Naŭ himnoj laŭmatrice novplatona-kristana plu unu neaŭtentika atribuata al alia aŭtoro.

Certas ke li verkis ankaŭ:

  • libro titolita "La ĉasarto kun hundoj", probable temanta pri ĉasarto.
  • Aliaj poemoj aludataj en liaj leteroj
  • primatematika traktato rilate la kurbojn rezultantajn el la sekcioj de la konuso.

Sinezio verkis en atika dialekto, ankaŭ se la himnoj estas en la dora dialekto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. M. Barbanti. Sinesio di Cirene, in Enciclopedia filosofica, vol.11. Milano, Bompiani, 2006, p. 10671 kaj ss.
  2. En letero 113 Sinezio fiere revenĝas tian prapatrecon
  3. Vidu: Letero 105
  4. H. I. Marrou, Synesius of Cyrene and the Alexandrian Neoplatonism, en «The conflict between Paganism and Christianity in the fourth century», Oxford, Clarendon 1963, pp. 126-150
  5. H. v. Campenhausen, Griechischen Kirchenväter, Stuttgart, Kohlhammer 1967, p. 125

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lendering, Jona, "Synesius of Cyrene", livius.org
  • J. Bregman, Synesius of Cyrene (1982)
  • Chr. Lacombrade, Synesios de Cyrène. Hellène et Chrétien (1951)
  • J. H. W. G. Liebeschuetz, "Why Did Synesius Become Bishop of Ptolemais?", Byzantion, 56 (1986) pp. 180-195.
  • T. Schmitt, Die Bekehrung des Synesios von Kyrene (2001)
  • Henry Chadwick Sinesio di Cirene en Dizionario di Antichità classiche, Milano, Paoline, 1995, p.1949

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]