Sinfónica de la Juventud Venezolana Simón Bolívar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Sinfónica de la Juventud Venezolana Simón Bolívar estas la landa junulara sinfoniorkestro de Venezuelo. Ĝi estis fondita en 1975 de la venezuela ekonomikisto kaj muzikisto José Antonio Abreu.

La nomo de la orkestro omaĝas Simón Bolívar, la liberigiston de sudameriko.

La junulara orkestro «Simón Bolívar» estas la plej elstara el - intertempe jam - 30 profesiaj orkestroj apartenantaj al Fundación del Estado para el Sistema de Orquesta Juvenil e Infantil de Venezuela (FESNOJIV). Tiu ŝtate subvenciata programo, ĉie nomata «El Sistemo», celas doni al infanoj kaj junuloj - aparte al tiuj el la ladkvartaloj - solidan muzikan edukadon kaj doni vivoŝancon al ili. Senkoste ili ricevas muzikinstrumenton kaj -instruadon per tiu tutmonde unika sistemo.

Kvankam la sistemo unuavice celis socialan efikon, ĝi ankaŭ atingis orkestrojn kaj muziksolistojn de elstara kvalito. Mondfamaj dirigentoj kiel Claudio Abbado, Sir Simon Rattle kaj Zubin Mehta ĉiujare veturas Venezuelon, por muzikumi kun la junuloj. Rattle mem efektivigis iom similajn, sed multe pli malgrandajn projektojn kun "problemaj lernantoj", kiel portretitaj en la filmo Rhythm Is It!.

Plej konata ano de la orkestro estas Gustavo Dudamel. En 1999, kiam li aĝis 18, li fariĝis dirigento de la junulara orkestro.

Registraĵoj[redakti | redakti fonton]

Sub la dirigentado de Gustavo Dudamel la orkestro registris plurajn lumdiskojn, interalie sinfoniojn de Ludwig van Beethoven kaj Gustav Mahler (aperintaj ĉe Deutsche Grammophon). En aŭgusto 2007 la orkestro ludis unuafoje ĉe la renomaj Londonaj promenadaj koncertoj ("Proms").

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sinfonie der Straße. Die venezolanische Jugendorchesterbewegung, in: Matices. Zeitschrift zu Lateinamerika, Spanien und Portugal, Nr. 39, 2003 germane

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj, notoj[redakti | redakti fonton]