Saltu al enhavo

Singapura Arta Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Singapura Arta Muzeo
arta muzeo
nacia muzeo
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Singapuro vd
Situo Bras Basah
Situanta sur Bras Basah Road
Estiĝo 20-a de januaro 1996
Malfermo 1996
Koordinatoj 1° 17′ 51″ N, 103° 51′ 4″ O (mapo)1.297381103.851002Koordinatoj: 1° 17′ 51″ N, 103° 51′ 4″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Singapuro

Singapura Arta Muzeo (Singapuro)
Singapura Arta Muzeo (Singapuro)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Singapuro

Singapura Arta Muzeo (Singapuro)
Singapura Arta Muzeo (Singapuro)
DEC
Map
Singapura Arta Muzeo
Retpaĝo http://singaporeartmuseum.sg/
vdr

La Singapura Arta Muzeo (ĉine 新加坡美术馆, pinjine: Xīnjiāpō Měishùguǎn, angle Singapore Art Museum, akronime SAM) estas artmuzeo en Singapuro. [1][2]

La muzeo gastigas unu el la plej grandaj publikaj kolektoj de modernaj kaj nuntempaj orientaziaj artaĵoj. Ĝi ankaŭ gastigas kreskantan nombron da verkoj de internacia nuntempa arto.

La muzeo malfermiĝis la 20-an de januaro 1996. Ĝi estas unu el kvar naciaj muzeoj en Singapuro kaj situas sur Bras Basah Road en Singapuro.

La muzeo estas la organizanto de la Singapura Bienalo ekde 2007 (nome 2011, 2013, 2016, 2019 kaj 2022). [3]

La fokuso de la kolekto estas nuntempa arto el Sudorienta Azio, kiu konsistigas ĉirkaŭ 80% de la posedaĵoj; la cetero konsistas el artaĵoj el aliaj regionoj de Azio, kiel ekzemple Ĉinio, Barato, Koreio kaj Japanio.

Aldone al la katalogoj dokumentantaj la ekspoziciojn de la muzeo, la muzeo eldonas la kvaronjaran revuon "The Quarterly" ekde 2011, kiu diskutas novajn tendencojn en azia arto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]