Singapura Markolo

| Singapura Markolo | ||
|---|---|---|
| markolo [+] | ||
| Koordinatoj | 1° 13′ 12″ N, 103° 55′ 12″ O (mapo)1.22103.92Koordinatoj: 1° 13′ 12″ N, 103° 55′ 12″ O (mapo) | |
| Longo | 114 km (71 mi) | |
| Larĝo | de 16 ĝis 32 km | |
![]() |
||
| Singapura Markolo | ||
La Singapura Markolo (malaje Selat Singapura, indonezie Selat Singapura, angle Singapore Strait, ĉine 新加坡海峡, tamile சிங்கப்பூர் நீரர் நீரர் நீரிண) etendiĝas inter la urboŝtato Singapuro, la suda fino de la Malaja Duoninsulo, kaj la indoneziaj Riau-insuloj en la sudo. Ĝi ligas la Malaka Markolo okcidente kun la Sudĉina Maro oriente. Kune kun la Malaka Markolo, ĝi havas altan volumenon de kargoŝipoj kaj estas parto de tutmondaj komercvojoj.
La markolo longas 114 kilometrojn, larĝas 16 kilometrojn ĉe la enirejo en la okcidento kaj 32 km larĝas ĉe la orienta fino [1]. Ĝia malpleja profundo estas 22 metroj.
La nomo de la markolo estas rilata al la insulo Singapuro, sur kiu situas la urboŝtato kaj samnoma haveno.
La Markolo de Singapuro kaj Malako formas gravan marvojon de la Pacifiko ĝis la Hinda Oceano. Pli ol 50 mil ŝipoj trapasas la markolo ĉiujare [2].
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Vido de la Singapura Markolo de la Marina Bay Sands en Singapuro.
-
Marina Barrage kaj la Markolo de Singapuro.
-
Markolo de Singapuro antaŭ la urbocentro de Singapuro
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Cornelius, Vernon Singapore Strait. Government of Singapore. Alirita 22an de majo 2022 .
- ↑ "Busy waters around Singapore carry a host of hazards", Navy Times, 22an de aŭgusto 2017.





