Singapura dolaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Singapura dolaro
valutodolaro
Ŝtato: Singapuro
Subdivido: 100 cendoj
Kodo laŭ ISO 4217: SGD
Mallongigo: S$
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 1,28752 SGD

1 eŭro = 1,.80523 SGD (la 3-an de novembro 2010)

vdr

La Singapura dolaro - ĉine 新加坡元, malaje Ringgit Singapura, tamile சிங்கப்பூர் வெள்ளி - estas la nacia valuto de Singapuro, ĝenerale akceptata ankaŭ en Brunejo. Unu dolaro estas dividita en cent cendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas SGD.

La singapura dolaro estas ĝenerale mallongigita per la simbolo $, aŭ per la simbolo S$ por eviti konfuzon kun la aliaj dolaroj.

La nuntempe validaj monbiletoj havas valorojn ekde 1 ĝis 10000 dolaroj. La 1-dolaraj biletoj estas tamen ne plu produktataj, tiel ke ili pli kaj pli rariĝas. La nuna biletserio montras la portreton de la eksa prezidanto Yusof bin Ishak.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]