Singapuro en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Singapuro en la Olimpikoj

Flago de Singapuro
IOK-kodo  SGP
NOK Singapura Olimpika Komitato
Retejowww.singaporeolympics.com (angle)
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
2018 · 2022
vdr
La naĝisto Joseph Schooling (jen en bildo de 2015) en Rio 2016, tiam 21-jaraĝa, akiris la unuan ormedalon por Singapuro

Singapuraj sportistoj unue en 1948 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala singapura teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom en 1964, kiam la sportistoj unufoje partoprenis en la teamo de Malajzio, kaj en la Somera Olimpiko 1980, kiam la teamo aliĝis al bojkoto de la ludoj en protesto pri la invado de armeaj unuoj Sovetunio je Afganion fine de 1979. En vintraj olimpikoj nur unufoje estis singapura partoprenanto: en 2018 unusola sportistino konkuris en mallongdistanca rapidsketado, sed ne atingis medalon. Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis oran, 2 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Laŭ tiu stato ĝi havis modestan 102-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj. Estis la naĝisto Joseph Schooling en Rio 2016, tiam 21-jaraĝa, kiu akiris la unuan ormedalon por Singapuro.

La Singapura Nacia Olimpika Komitato (ĉine 新加坡奧林匹克理事會, angle Singapore National Olympic Council) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1947 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato sekvajare.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]