Singkavang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo en Singkavang
Larĝa panoramo en Singkavang
Singkavang
urbo de Indonezio • administrative city in Indonesia • distrikto de Indonezio

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 230 376  (2015) [+]
Loĝdenso 457 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 0° 54′ N, 108° 59′ O (mapo)0.9108.98333333333Koordinatoj: 0° 54′ N, 108° 59′ O (mapo) [+]
Alto 2 m [+]
Areo 504 km² (50 400 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Singkavang (Kalimantano)
Singkavang (Kalimantano)
DEC
Singkavang
Singkavang
Situo de Singkavang
Singkavang (Indonezio)
Singkavang (Indonezio)
DEC
Singkavang
Singkavang
Situo de Singkavang

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Singkawang [+]
vdr

Singkavang (ĉine 山口洋) estas marborda urbego en insulo Borneo, en provinco Okcidenta Kalimantano en Indonezio. Singkavang konsistas el 5 distriktoj. La urbego estas ofte menciita kiel urbo de mil preĝejoj pro la variaj religioj.

Konstruaĵo en Singkavang

Geografio[redakti | redakti fonton]

Singkavang situas en la plej okcidenta parto de la insulo laŭ marbordo, tamen ĉirkaŭita per montoj. Provinca ĉefurbo Pontianak troviĝas 114, Batam 552, Palembang 643, Jambi (urbo) 665, Banjarmasin 781, Banjarbaru 803, Bandar Lampung 821, ĉefurbo Ĝakarto 827, Pekanbaru 841, Bandungo 886, Semarang 896, Balikpapan 904, Jogjakarto 984, Surabajo 1002, Medano 1184, Makassar 1341, Denpasar 1273, Banda Aceh 1603 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Originale Singkavang estis loĝita de indiĝenoj, baldaŭ malajoj fondis sultanlandon, kie ĉinaj orministoj kaj komercistoj pasis tagojn por ripozi. De la 18-a jarcento la ĉinoj regis la komercadon en la urbeto. Dum la nederlanda kolonia epoko (ekde 1884) ĝi estis signifa katolika bazo. Tiutempe estis fonditaj inter aliaj lernejoj, hospitalo kaj leprokolonio. Dominado de japanoj okazis inter 1942-1945. Singkavang urbiĝis en 1981.

Populacio[redakti | redakti fonton]

La plej granda parto de la populacio estas (pluraj) ĉinoj (71.15%), poste malajoj (15.20%), indiĝenaj dajakoj (7.25%), indonezianoj el Javo (5.40%) kaj aliaj (1.35%).

Religio[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la loĝantaro sekvas budhismon, poste Konfuceismon, Islamon, protestantismon kaj katolikismon.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Singkavang preskaŭ ĉiuj uzas la indonezian lingvon, kelkaj la ĉinan aŭ malajan.

Vojo en Singkavang

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Singkavang havas trairan ĉefvojon laŭ la marbordo, krome kuras vojo al interno de la insulo. La plej proksima internacia flughaveno troviĝas 150 kilometrojn. Oni planas flughavenon. Pri utiligado de ebla haveno mankas informoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Singkavang havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2956 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Templo en Singkavang

Vididindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans