Singrauli

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La plej malsupra mapo metis Singauli en malĝustan pozicion!

Singrauli
urbo • municipal corporation in India
Administrado
Poŝtkodo 486889
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 24° 7′ N, 82° 23′ O (mapo)24.1182.39Koordinatoj: 24° 7′ N, 82° 23′ O (mapo) [+]
Alto 463 m [+]
Areo 2200 km² ( 220 000 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Singrauli (Madja-Pradeŝo)
Singrauli (Madja-Pradeŝo)
DEC
Singrauli
Singrauli
Situo de Singrauli
Singrauli (Barato)
Singrauli (Barato)
DEC
Singrauli
Singrauli
Situo de Singrauli

Map

vdr

Singrauli, laŭ (hindie सिंगरौली) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La distrikto Singrauli estas la plej granda industriregiono de Sudazio.

Konstruaĵo ĉe Singrauli

Demografio[redakti | redakti fonton]

Singrauli havis populacion de 220 257 en 2011 kun legopovo de 62,4%, kiu estas pli malalta, ol la landa mezumo.

Industriaĵo en Singrauli

Geografio[redakti | redakti fonton]

Singrauli situas sur malebenaĵo (montetaro kaj montaro) 463 (WikiTrans, sed laŭ germana Vikipedio 381) metrojn super la marnivelo. Ĉirmiri troviĝas 117, Varanasio 128 (voje 228), Ambikapur 132, Reva 143, Prajagraĝo 161, Katni 235, Ĝabalpur 301, subŝtata ĉefurbo Bopalo 543, Kolkato 610, Indaur 714, tutlanda ĉefurbo Delhio 733, Mumbajo 1172 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo oni trovis rokpentraĵojn el la mezolitiko. Singrauli mem aperis en la historio kiel la energia ĉefurbo de Hindio en la 20-a jarcento. La loko estis pli frue konata kiel Ŝringavali, nomita pri saĝulo. Iam la areo estis kovrita per densaj kaj neireblaj arbaroj kun sovaĝaj bestoj. La ŝtato de Reva profitis la aeron kiel subĉiela malliberejo. Jam dum la sendependiĝo (1947) komenciĝis la industriiĝo, unue oni konstruis imponan akvoenergian centralon. En 2008 oni establis novan distrikton Singrauli kun sidejo de urbo Singrauli.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Proksime de la menciita centralo oni trovis riĉajn karvominejojn por produkti energion. Ĉiuj gravaj firmaoj en Singrauli apartenas al la barata energia industrio.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Singrauli la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj angla.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Singrauli plejparto de la populacio estas hinduoj.

Karbominejo ĉe Singrauli

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Singrauli ekzistas kelkaj altlernejoj kun bakalaŭroj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Singrauli havas trairan fervojan linion, tamen ĉe la sekva vilaĝo ekzistas disbranĉiĝo al alia direkto. Kuras al la urbego 3 ĉefvojoj kaj sola flankovojo. La plej proksima flughaveno funkcias en Varanasio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • precipe hinduaj temploj, sed ili estas novaj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans