Sinodika periodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sinodika periodo (el hel. sin-hodos kunveno), ankaŭ foje nomata opozicia intervalo, estas la tempa intervalo, kiun astro bezonas por atingi denove la saman angulon kun la suno kaj la tero, ekzemple la karakterizan opozicion.

La meza sinodika periodo normale kalkuliĝas en astronomio laŭ la tempo inter du opozicioj.

Luno[redakti | redakti fonton]

Pri lunoj, la sinodika periodo estas la tempo inter du egalaj lunfazoj. La meza sinodika periodo de la tera luno nomiĝas sinodika monato kaj daŭras 29 tagojn, 12 horojn, 44 minutojn kaj 2,9 sekundojn (=29,53059 tagojn). Tiu estas la deveno de la monato en niaj kalendaroj.

Planedoj[redakti | redakti fonton]

Pri pli enaj planedoj ol la tero, iliaj sinodikaj periodoj estas pli longaj ol iliaj sideraj periodoj (iliaj propraj "jaroj").

Pri pli eksteraj planedoj ol la tero, iliaj sinodikaj periodoj estas malpli longaj ol iliaj sideraj periodoj. Pro ilia malrapida rondiro, ilia sinodika periodo pli malpli definiĝas laŭ la tera jaro. Ju pli longa la sundistanco (ju pli malrapida ilia rondiro), des pli simila ilia sinodika periodo al nia jaro.

Kultura signifo[redakti | redakti fonton]

Nur la plej alta punkto de la suno kaj la luno povas observiĝi facile kaj ĉiutage. Laŭ tiuj, niaj prauloj kalkulis tagojn, monatojn kaj jarojn. Kaj multaj religiaj festoj ĝis nun datiĝas laŭ la luno, ekzemple pasko.

La kalendaro de la majaoj konsideris ankaŭ la sinodikojn de venuso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]