Sinonimo (taksonomio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En scienca nomenklaturo, sinonimo estas scienca nomo kiu aplikiĝas al taksono kiu (nune) portas diferencan sciencan nomon,[1] kvankam zoologoj uzas tiun terminon iome diference.[2] Ekzemple, Linnaeus estis la unua kiu donis sciencan nomon (laŭ la nune uzata sistemo de scienca nomenklaturo) al la Ordinara piceo, kiun li nomigis kiel Pinus abies. Tiu nomo jam ne plu estas uzata: ĝi estas nune sinonimo de la nuna scienca nomo kiu estas Picea abies.

Malkiel sinonimoj en aliaj kuntekstoj, ĉe taksonomio sinonimo ne estas tute interŝanĝebla kun la ĝusta nomo kies sinonimo ĝi estas. Ĉe taksonomio sinonimoj ne estas egalaj, sed havas diferencan statuson. Ĝenerale, por ĉiu ajn taksono kun partikulara cirkunskribo, pozicio kaj rango nur unu scienca nomo estas konsiderata ĝusta je iu tempo (tiu ĝusta nomo estas determinata per apliko de la precizaj kodoj de nomenklaturo. Sinonimo estas ĉiam sinonimo de diferenca scienca nomo kaj ne povas ekzisti izole. Elpreninte la ĝustan nomon de taksono dependas el la taksonomia vidpunkto uzita (rezulte en partikulara cirkunskribo, pozicio kaj rango) nomo kiu estas sinonimo de unu taksonomisto povas esti la ĝusta nomo de alia taksonomisto (kaj inverse).

Sinonimoj povas aperi kie ajn kie la sama taksono estas priskribita kaj nomita pli da unufoje, sendepende. Ili povas aperi ankaŭ kie ekzistantaj taksonoj estas ŝanĝataj, same kiam specio estas movata al diferenca genro, aŭ kiam du genroj estas kunigitaj por igis ununura ktp.

Notoj

  1. ICBN, Apendico VII "Glossary", ĉe "synonym"
  2. ICZN, "Glossary", ĉe "synonym"