Saltu al enhavo

Sinop (Brazilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinop
municipo de Brazilo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 132 934  (2016) [+]
Loĝdenso 34 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 11° 52′ S, 55° 30′ U (mapo)-11.863888888889-55.503888888889Koordinatoj: 11° 52′ S, 55° 30′ U (mapo) [+]
Alto 384 m [+]
Areo 3942,231 km² (394223.1 ha) [+]
Horzono UTC-4 [+]
Sinop (Mato-Groso)
Sinop (Mato-Groso)
DEC
Lokigo de Mato-Groso en Brazilo
Situo de Sinop

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sinop (Mato Grosso) [+]
vdr

Sinop estas grava urbego en Centro-okcidenta regiono de Brazilo, en subŝtato Mato-Groso en meza Brazilo. La urbego estas ankaŭ sidejo de la romkatolika diocezo.

Katedralo de Sinop

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2022 Sinop havis loĝantaron de 196312. Proksimume en 2010 la urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La urbego situas en norda Mato-Groso 384 metrojn super la marnivelo.

Sinop estis establita en la 1970-aj jaroj fare de kompanio. (Simila establado okazis en Braziljo.) Loĝantoj venis el la tuta lando. La nova urbo ricevis municipan rangon.

La agrikultura sektoro estas konsiderata la ĉefa ekonomia branĉo (grenoj, sojfaboj, maizoj, rizoj, kotonoj, brutoj (bovoj kaj porkoj), ankaŭ la lignoindustrio. Estas ankoraŭ signifa branĉo la serva sektoro.

En Sinop ne ekzistas fervoja kaj ŝipa ligoj, sed estas bona traira vojo kaj flughaveno.

Estas pluraj bazlernejoj kaj mezlernejoj en Sinop, eĉ ankaŭ pluraj universitatoj.

La municipo havas tropikan savanan klimaton klasifikitan (Aw) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La averaĝa temperaturo estas 24 °C kaj varias inter 20-40 °C. La averaĝa jara pluvokvanto estas 2500 mm.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans
Bildoj pri Sinop
Komerca konstruaĵo
Urba panoramo
Flughaveno