Sint-Maarten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono
Blazono
Flago de Sint-Maarten.

Sint-Maarten estas la suda parto de la insulo Sent-Martino en la Kariba Maro, nomita laŭ la sankta Marteno de Tours. La tuta insulo situas 240 km oriente de Puerto-Riko, kaj sude de Angvilo. Ĝi apartenas al la Malgrandaj Antiloj. Sint-Maarten, la suda insuloparto, apartenas al la antaŭaj Nederlandaj Antiloj, teritorio dependa de Nederlando. Sint-Maarten kovras areon de 34 km², havas 32 000 loĝantojn kaj la ĉefurbo estas Philipsburg.

La oficiala lingvo estas la nederlanda. De la loĝantaro hejme parolas 68% angle, 13% hispane, 8% kreole kaj 4% nederlande.

Ekde la 10-a de oktobro 2010 ankaŭ Sint-Maarten akiris apartan statuson (Status Aparte) kaj do ne plu estas parto de la Nederlandaj Antiloj (kiuj cetere ne plu ekzistas).

La alia, norda, parto de la insulo nomiĝas Saint Martin kaj antaŭe apartenis al la franca transmara departemento Gvadelupo.

La kortumo en Philipsburg
Panoramo
Situo
Mapo kiu montras la francan Saint-Martin (norde) kaj la nederlandan Sint Maarten (sude).
Reliefa mapo


Geografia pozicio:(18° 01′ 25″ N; 63° 02′ 54″ U Mapo)