Sint Eustatius
Sint Eustatius | ||
---|---|---|
![]() Sint Eustatius fotita el la ISS | ||
Situo | Kariba Maro | |
Geografia situo | 17° 29′ 7″ N, 62° 58′ 23″ U (mapo)17.485277777778-62.973055555556601Koordinatoj: 17° 29′ 7″ N, 62° 58′ 23″ U (mapo) | |
Areo | 21 km² | |
Plej alta loko | The Quill 601 m | |
Loĝantaro | 2 886 (2010) 137 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Oranjestad | |
![]() La vulkano The Quill | ||
Sint Eustatius estas la, krom unu, plej malgranda insulo de la antaŭaj Nederlandaj Antiloj. Ĝi apartenas kun Saba kaj Sint Maarten al la Deventaj Insuloj. La ĉefloko estas Oranjestado. La loka loĝantaro nomas la insulon Statia (IPA:steɪʃə). La areo estas 21 km² kaj la loĝantaro 2886 personoj (2010).
Historio[redakti | redakti fonton]
La usona mararmea ŝipo USS Andrew Doria, kiu je la 16-a de novembro 1776, kun hisinta nova usona flago, envelis la Golfeton de Gallow kaj pafis dektri salutpafojn (por ĉiu ŝtato unu), ricevis laŭ ordono de guberniestro Johannes de Graaff dukunu salutpafojn ekde Fort Oranje kiel respondo. Estis la unua fojo ke eksterlanda potenco honoris la flagon de Usono. La usonanoj tuj interpretis tion kiel la unua oficiala agnosko de ilia sendependeco.
Politika statuso[redakti | redakti fonton]
Sint Eustatius ekde la 10-a de oktobro 2010 fariĝis komunumo de Nederlando.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Sint Eustatius konsistas el estingiĝinta vulkano The Quill kaj iama vulkana areo en la nordo de la insulo, inter tio estas relative plata ebenaĵo. Geografia pozicio: (17° 29′ 07″ N; 62° 58′ 23″ U Mapo)
Fotaro[redakti | redakti fonton]
Haveno en la 18-a jarcento.
Ruinoj de vardomoj
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle St. Eustatius Government (Registaro de Sint Eustatius)