Sintaksa analizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo pri analizo de formulo kaj ties malkompono en arbon.

En komputado la sintaksa analizo konsistas en sintaksa kontrolo de fonta teksto kaj malkompono de bonforma teksto en strukturojn specifitajn per la gramatiko de la fonta lingvo.

En tradukilo la sintaksa analizo estas tradukstadio produktanta derivarbon uzotan de la sekvaj tradukstadioj.

Fakte tia derivarbo ne ĉiam estas produktata por la tuta fontteksto; pli ofte estas konstruataj nur ĝiaj fragmentoj, kiujn tuj povas uzi (kaj detrui) proceduroj de logike sekva stadio.

La programparto realiganta sintaksan analizon estas (sintaksa) analizilo, aŭ malkomponilo.

Fonto[redakti | redakti fonton]