Sintaksa sukero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En programista ĵargono rilata al la programlingvoj, per la esprimo sintaksa sukero oni celas programlingvan esprimrimedon redukteblan al pli simplaj aŭ pli ĝeneralaj esprimiloj, kiu tamen havas formon pli oportunan aŭ pli naturan por la homo. Ekz-e, en C la indichava variablo v[i] aspektas pli nature ol ĝia pli ĝenerala ekvivalento *(v+1); la procedurĉapo en Ada

PROCEDURE reversu(s: IN OUT STRING) IS

estas pli legebla, ol ĝia respektivo en C:

void reversu(char **s);

Se oni ne estas anglalingvano, sintaksa sukero povas havi bizaran guston. Ekz-e en Kobolo la frazo

      DIVIDE 2 INTO X

surprize por multiuj signifas X:=X/2 (t.e. «2-onigu X-on»).

Sintaksa salo[redakti | redakti fonton]

Aliflanke, sintaksa salo estas programlingva esprimrimedo kiu malpligrandigas riskon de eraro per ia redundo; ekz-e la postulo ke ĉiu nomo en programo havu deklaron, aŭ markado de la fermaj kramposimboloj, kiel ĉe la fermaj END en Ada:

   RECORD ... END RECORD; 
   FUNCTION "/"(x, y: INTEGER) ... END "/";