Sinteno
Sinteno en psikologio estas tendenco de individuo reagi pritakse al socia grupo, objekto, situacio, aŭ ideo laŭ certa maniero, influata de spertoj, kaj esprimebla en kogna, afekcia, kaj konduta maniero.[1][2][3] Ekzemploj de sintenoj estas antaŭjuĝoj, simpatio, malsimpatio (d) kaj memfido.[4] La funkcio de sinteno estas taksi la valoron de objektoj aŭ atingi socian akcepton per emocia proksimigo kaj malproksimigo de individuoj.
Sintenscienco klarigas la rilaton inter sintenoj, kondutaj tendencoj, kaj unuopaj agoj. Ĝi demandas precipe, en kiaj kondiĉoj sintenoj ekestas, kiom ili daŭras, kaj en kiaj kondiĉoj ili aliiĝas.
Ŝanĝado de sintenoj
[redakti | redakti fonton]Sintenoj, kiuj ne enradikiĝis tre profunde, povas spontane aliiĝi, kiel videblas ekzemple ĉe la ŝato al politikistoj. Ekzistas diversaj metodoj intence aliigi la sintenojn de aliaj homoj. Ofte socia influo (d) aŭ la bezono aparteni al grupo kaŭzas la ŝanĝiĝon de sinteno (konformismo). Ĝenerale validas, ke la klopodo ŝanĝi sintenon havas plej grandan ŝancon, se oni atentas la originon de la sinteno.[5] Sintenojn bazitajn sur afekcio oni ŝanĝas plej sukcese alparolante la afekciojn, t.e. per ekzemploj provante ligi certajn emociojn kun la objekto de la sinteno. Kognobazitajn sintenojn estas pli sukcese ŝanĝeblaj per fortaj argumentoj kaj kondutobazitajn per kondutaj rimedoj.
Duprocezaj modeloj de persvado
[redakti | redakti fonton]Iuj modeloj supozas, ke ekzistas du manieroj kogni informojn, kiuj ambaŭ povas estigi ŝanĝon de sinteno. Tiujn oni nomas duprocezaj modeloj. Ili supozas, ke krom la sistema au centra vojo de informokognado, kiel en la kognareaga modelo, estas ankaŭ malcentra vojo, ĉe kiu multaj mekanismoj kaŭzas ŝanĝon de sinteno, eĉ sen sistema engaĝiĝo kun la argumentoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ I. Ajzen: Nature and operation of attitudes. En: Annual Review of Psychology. 52, 2001, p. 27–58.
- ↑ Richard J. Gerrig, Philip G. Zimbardo: Psychologie. 18., aktualisierte Auflage. 2008, p. 642–646.
- ↑ Harry C. Triandis: Einstellungen und Einstellungsänderungen. Beltz, Weinheim / Basel 1975, ISBN 3-407-51074-8, p. 3 ff. (orig. Attitude and Attitude Change. John Wiley & Sons, 1971).
- ↑ E. R. Smith, D. M. Mackie: Social Psychology. 2. Auflage. Psychology Press, 2000, ISBN 0-86377-587-X, p. 247.
- ↑ L. R. Fabrigar, R. E. Petty: The role of affective and cognitive bases of attitudes in susceptibility to affectively and cognitively based persuasion. En: Personality and Social Psychology Bulletin. 25, 1999, p. 363–381.