Sintezismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sintezismo estas termino uzita de post-impresionismaj artistoj kiel Paul Gauguin, Émile Bernard kaj Louis Anquetin por distingi ilian laboron de la Impresionismo. Antaŭe, la Sintezismo estis konektita al la termino Klozoneismo, kaj poste al la Simbolismo. La termino devenas de la franca verbo synthétiser (sintezi aŭ kombini por formi novan, kompleksan produkton).

Paul Gauguin, Émile Bernard, Louis Anquetin, kaj aliaj iniciatis la stilon dum la lastaj 1880-aj jaroj kaj la fruaj 1890-aj.

Sintezaj artistoj celas sintezi tri karakterizaĵojn:

  • La eksteran aspekton de naturaj formoj.
  • La artistajn sentojn pri sia temo.
  • La purecon de la estetikaj konsideroj de linio, koloro kaj formo.

En 1890, Maurice Denis resumis la celojn por Sintezismo tiele: Estas bone memori tion, ke bildo antaŭ ol esti batala ĉevalo, nuda virino, aŭ iu anekdoto, estas esence plata surfaco superŝutita per koloroj kunmetitaj laŭ certa ordo.

La termino estis unue uzita en 1876a por distingi inter scienca kaj naturalisma impresionismo, kaj en 1889a kiam Gauguin kaj Emile Schuffenecker organizis ekspozicion de pentraĵoj de la grupo impresionisma kaj sintezisma en la Kafejo Volpini ĉe la Universala Ekspozicio en Parizo. La konfuza titolo estis erare asociigita kun impresionismo. Sintezismo emfazis du-dimensia platajn figurojn, tiele malsama al impresionisma arto kaj teorio.

Sintezismaj pentraĵojn[redakti | redakti fonton]