Sintezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sintezo (en latina lingvo synthesis, en greka lingvo σύνθεσις, sýnthesis = kunmeto, kunplekto) estas

  1. en komunuza senco operacio, per kiu multeco estas reduktita al unueco, per kombino aŭ kunigo (malo de analizo),
  2. en filozofio tria grado de dialektiko, kiu kunigas en si la du gradojn malsuperajn kaj kontraŭajn tezon kaj kontraŭtezon je nocio pli alta, ĉe kiu ili harmonie kunfandiĝas,
  3. en kemio operacio, per kiu, kombinante elementajn komponantojn, oni ricevas novaspecan produkton, kun apartaj ecoj,
  4. en tekniko artefara produktado de nature troveblaj kombinaĵoj, kuniganta ties kemiajn elementojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]