Arthur Conan Doyle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sir Arthur Conan Doyle)
Arthur Conan Doyle
Sir Arthur Conan Doyle
Sir Arthur Conan Doyle
Persona informo
Sir Arthur Ignatius Conan Doyle
Naskonomo Arthur Ignatius Conan Doyle
Naskiĝo 22-an de majo 1859 (1859-05-22)
en Edinburgo,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto 7-an de julio 1930 (1930-07-07) (71-jaraĝa)
en Windlesham Manor
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korhalto vd
Tombo Church of All Saints cemetery vd
Religio neaktiva katoliko • Spiritismo vd
Etno skotoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Stonyhurst Saint Mary's Hall • Stonyhurst College • Stella Matutina • University of Edinburgh Medical School vd
Partio Liberala Uniisma Partio vd
Subskribo Arthur Conan Doyle
Familio
Patro Charles Altamont Doyle vd
Patrino Mary Foley vd
Gefratoj John Francis Innes Hay Doyle vd
Edz(in)o Louisa Hawkins • Jean Elizabeth Leckie vd
Infanoj Mary Louise Conan Doyle • Alleyne Kingsley Conan Doyle • Denis Conan Doyle • Adrian Conan Doyle • Jean Conan Doyle vd
Parencoj Benedict Cumberbatch vd
Profesio
Okupo kuracisto • kuracisto-verkisto • romanisto • eseisto • dramaturgoscenaristo • sciencfikcia verkisto • verkisto de porinfana literaturo • verkisto de krimfikcio • verkisto • novelisto • historiisto vd
Laborkampo krimromanoanglalingva literaturo • detektiva literaturo vd
Verkado
Verkoj kanono de Sherlock Holmes ❦
La Perdita Mondo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sir Arthur Conan DOYLE [ˈɑːr.θər ˈkoʊ.nən ˈdɔɪl], esperantigite Arturo Konano Dojlo, (naskiĝis la 22-an de majo 1859, mortis la 7-an de julio 1930) estis brita kuracisto kaj verkisto.

Doyle naskiĝis en Edinburgh. Post sia studo pri medicino en la universitato de sia hejmurbo, Doyle en 1880 komencis labori kiel ŝipkuracisto. Ekde 1882 li praktikis en Southsea (proksime al Portsmouth). Por gajni pli da mono, li komencis verki kaj publikigis en 1887 sian unuan krimrakonton A Study in Scarlet, kun Sherlock Holmes kiel detektiva protagonisto. Post pluraj literaturaj sukcesoj, li en 1891 finis la laboron kiel kuracisto kaj dediĉis sin plene al la verkado.

La legantaro ŝategis liajn Holmes-seriojn en Strand Magazine. Sed Arthur Conan Doyle verkis ne nur krimliteraturon, fakte li fieris pli pri siaj historiaj romanoj. Plurfoje, li klopodis liberigi sin de Holmes, sed devis cedi al la volo de la legantoj kaj daŭrigi ĝin. En 1912, li en sia aventura verko La perdita mondo priskribis la malkovron de vivantaj dinosaŭroj kaj antaŭhistoriaj estaĵoj en Sudameriko. Lia protagonisto, la kolerema "Profesoro Challenger", aperos ankoraŭ en pluraj sekvaj verkoj, sed neniam gajnis tiom da famo kiel "Sherlock Holmes kaj D-ro Watson". La historiaj romanoj de Doyle (ekz. Rodney Stone, Sir Nigel, The White Company) apenaŭ estas konataj.

Ekde 1887 li okupiĝis ankaŭ pri spiritismo[1]. Li intencis konvinki Harry Houdini pri ties realeco. Doyle mortis en Crowborough/East Sussex.

Statuo de Arthur Conan Doyle en Crowborough, East Sussex

Doyle en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 46an ĉapitron "Faktoj iĝas fantazioj, fantazioj iĝas faktoj" al komentoj pri la fakto ke la verkisto metis verajn faktojn en la intrigon de la ŝerlokaj intrigoj, dum la sekvantoj de la detektivo metis en sia reala vivo la fantazion de la detektivaj rakontoj.[2]

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Mallongaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laǔ lia verko The New Revelation (vidi lian biogafion Arkivigite je 2012-04-26 per la retarkivo Wayback Machine portugale)
  2. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 361-365.