William Crookes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sir William Crookes)
William Crookes
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1832 (1832-06-17)
en Londono
Morto 4-an de aprilo 1919 (1919-04-04) (86-jaraĝa)
en Londono
Tombo Brompton Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Imperia Kolegio Londona vd
Profesio
Okupo kemiistofizikisto • psychic • fotisto vd
Laborkampo kemiofizikospektroskopio • spiritismo vd
Verkado
Verkoj Tubo de Crookes ❦
Radiometro de Crookes ❦
malkovro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William Crookes (naskiĝis la 17-an de junio 1832 en Londono, mortis la 4-an de aprilo 1919 en Londono) estis brita ĥemiisto kaj fizikisto. Li plej famas pro siaj studoj en la fako de spektroskopio, kiuj igis lin malkovri la elementon talio, kaj pro la invento de la tubo de Crookes.

Sir William Crookes, bildigita de Sir Leslie Ward en 1902

La malkovro de talio okazis en 1861; ĝi ricevis sian nomon (el la greka vorto thallos) pro la rimarkinda helverda linio en sia spektro. En 1873 Crookes inventis la tiel nomatan lumo-muelilon kiu ĝis hodiaŭ estas aĉetebla en kelkaj butikoj kiel surmeblaĵo. En 1895, li ankaŭ unue rekonis ekzempleron de heliumo.

Lia plej konata inventaĵo, la tubo de Crookes, helpis lin studadi la elektrokondukan povon de gasoj je malaltaj premoj; Crookes malkovris, ke ju pli malgranda la premo, ju pli forta la dissendo de katodradioj el la katodo (tio estas, la malpozitiva elektrodo en la gastubo). Li tial estis pioniro en la studado de plasmoj.

Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1888.