Siraj-ud-Daulah
Mirza Muhammad Siraj ud-Daulah (en Urduo میرزا محمد سراج الدولہ, en Bengala: নবাব মীর্জা মোহাম্মেদ সিরাজ উদ-দাউলা), plej komune konata kiel Siraj ud-Daulah (1733 – 2a de Julio, 1757), estis la lasta sendependa Naŭabo de Bengalio. La fino de lia regado markis la komencon de la ragado fare de la Brita Orienthinda Kompanio super Bengalio kaj poste super preskaŭ la tuton de Suda Azio.
Siraj sukcedis sian patrinan avon, nome Alivardi Ĥan kiel Naŭabo de Bengalio en Aprilo 1756 je aĝo de 23. Perfidita de sia propra onklo nome Mir Jafar, tiam komandanto de la Bengala Armeo, Siraj malvenkis ĉe la Batalo de Palaŝi la 23an de Junio 1757. La trupoj de la Brita Orienthinda Kompanio estritaj de Robert Clive venkis kaj la administrado de Bengalio falis en la manojn de la Kompanio.
Referencoj
- Akhsaykumar Moitrayo, Sirajuddaula, Calcutta 1898
- BK Gupta, Sirajuddaulah and the East India Company, 1756–57, Leiden, 1962
- Kalikankar Datta, Sirajuddaulah, Calcutta 1971
Eksteraj ligiloj
- Siraj-ud-daulah ĉd Banglapedia
- Biografio
- Poemo pri Siraj
- Murshidabad, ĉefurbo de Bengalio dum la Naŭaboj
- "Riyazu-s-salatin", A History of Bengal, Ghulam Husain Salim (tradukita el la Persa): rete ĉe Packard Humanities Institute
- "Seir Mutaquerin", Ghulam Husain Tatabai (tradukita el la Persa): rete ĉe Packard Humanities Institute
- Siraj en Murshidabad
- Retejo dediĉita al Naŭabo Siraj ud-Daulah