Sirenado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sireno
Sirenado
aktiveco • ŝatokuponaĝado • apnea subakva naĝado
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Sirenado, 'mermaid' (fr) aŭ 'mermaiding' (en)
Sirenado, 'mermaid' (fr) aŭ 'mermaiding' (en)

Sirenado (angle mermaiding) estas naĝsporta arto. Kvankam jam videblis akvobaletoj de sirenoj en Usono en la parko "Weeki Wachee Springs State Park" estas nur en 2012 kiam ekestis en Boracay[1] [2](Fillipinoj) kaj poste en 2013 en Manilo (Filipinoj)[3] novspeca sirena movado: gesirenoj, kutime dekjaruloj, sed ĉiam pli kreskanta plenkreska grupo de virinoj kaj eĉ viroj, kiuj naĝas kune kiel sirenoj laŭ delfena tekniko (kun la gamboj forte supren malsupren ankaŭ uzante la brakojn por teni la korpon en ekvilibro -2) en speciale kreita bankostumo en formo de sirena vosto por flosnaĝi. Ĝi kunigas homojn sendepende de ĝenro kaj aĝo.

Estas jam festivalo kie la gesirenoj ekspozicias siajn kostumojn, kreadojn kaj akcesoraĵojn. Eĉ ekzistas konkurso "Profi-Mermaid" kaj "Miss Mermaid".

En ĉi tiu naĝadsporto oni provas movi kiel sireno en la akvo pere de speciala kostumo[4] La naĝadostilo estas simila al la naĝado de delfenoj. Tutmonde estas nun virinoj kaj viroj kiuj laboras kiel "profesiaj sirenoj kaj marviroj" kiuj laboras kiel artistoj aŭ subakvaj modeloj. Inter la plej famaj profesiaj sirenoj apartenas Mermaid Melissa[5], Hannah Mermaid [3] kaj la germana Katrin Feltron, konata kiel Kat[6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Mermaid swimming lesson[rompita ligilo], Diversity Human,
  2. (angla) Learning How to Swim like Mermaid in the Philippines (lernante kiel naĝi kiel sireno en la Filipinoj), Seek the World.
  3. PMSA Arkivigite je 2017-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (Philipines Mermaiding Swimming Academy) estas la unua en la mondo kiu kreis lernejan modelon por tiu arta esprimilo de naĝsporto.
  4. (germana) Schwimmen wie eine Meerjungfrau Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine - Trend erreicht Österreich (naĝi kiel sireno - tendenco atingas Aŭstrion), News, la 21-a marto 2014.
  5. (angla) Hannah Parry, Mermaid Melissa wears her 'tail' everyday can hold her breath underwater for five minutes (sireno Melissa portante sian 'voston' ĉiutage povas enteni sian spiron dum kvin minutoj subakve), Daily Mail Online, la 2-an de junio 2015, konsultita la 20-an julio 2017.
  6. (angla) Oficiala retejo de sireno Katrin Felton, konata kiel Kat.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]