Siria-malabara katolika eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Siria-malabara katolika eklezio estas unu de orientaj katolikaj eklezioj. Ĝi apartenas al ĥaldea tradicio kaj uzas siria-malabaran riton.

Historio[redakti | redakti fonton]

La eklezio vidas apostolon Tomason kiel sia fondinto. Ekzistas antikva tradicio de kristanismo en Barato ekde la unua jarcento. Kiam la barataj kristanoj trovis sin sub portugala regado ili ribelis en 1653. Kristanoj estis dividitaj - nur unu parto estis unuiĝintaj kun Romo. En 1923 estis kreita la siria-malabara katolika hierarĥio.[1]

La eklezio estas disvastiĝita precipe en Barato – ĉefe en Keralo. Ekstere de Barato la eklezio havas ankaŭ eparĥiojn en Aŭstralio, Granda Britio, kaj Usono, kaj apostolikan ekzarĥion en Kanado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Farrugia, p. 874

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Farrugia, Edward G.: Encyklopedický slovník křesťanského Východu. Olomouc : nakladatelství Centra Aletti Refugium Velehrad-Roma s.r.o., 2010. 1040 p. ISBN 978-80-7412-019-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]