Siria Dezerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siria Dezerto
geografia regiono
dezertostepo [+]

LandojSirio, Irako, Jordanio

- koordinatoj33° 20′ 0″ N, 38° 50′ 0″ O (mapo)33.33333333333338.833333333333Koordinatoj: 33° 20′ 0″ N, 38° 50′ 0″ O (mapo)
Areo518 000 km² (51 800 000 ha) [+]


Siria Dezerto (Tero)
Siria Dezerto (Tero)

Siria Dezerto (Sirio)
Siria Dezerto (Sirio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Syrian Desert [+]
vdr

Siria Dezerto (en araba: بادية الشام, bādijat aŝ-ŝām; konata ankaŭ kiel siri-araba dezerto) estas kombino de stepo kaj dezerto troviĝanta en la nordo de la Araba Duoninsulo kiu kovras pli ol 500.000 km². La dezerto estas tre rokenhava sed ebena.[1][2]

La siria dezerto estas parto de la reto Al-Hamad,[3] kiu enhavas partojn de Turkio, Sirio, Irako, Jordanio kaj Saŭdarabio. Ĝi limas okcidente kun la valo Orontes, kaj ties orienta limo estas la rivero Eŭfrato. Norde, la dezerto malfermiĝas al zonoj pli fruktodonaj el herbo. Sude, ĝi etendiĝas al la dezertoj de la sudo de la Araba Duoninsulo. Multaj dezertetoj ekzistas ene de la dezerto de Sirio, kiaj Palmiro. Damasko troviĝas en oazo. La pejzaĝo estas eksterordinara kaj formiĝis per fluoj el vulkana lafo de la regiono de Jebel Druso en la suda Sirio. La siria dezerto estas la natura hejmo de la siria hamstro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]