Siria enlanda milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Protestoj en Sirio 2011 - situacio de la 9-a de aprilo 2011:
: protestoj
: protestoj kun mortintoj

Ekde printempo 2011 en Sirio - kadre de la protesta ondo de la jaro 2010 kaj 2011 en arablingvaj ŝtatoj - okazis protestoj de la loĝantaro kontraŭ la registaro, kaj demonstraciantoj postulis la forigon de la reĝimo de la ŝtata prezidanto Baŝar al-Asad. La registaro perforte kontraŭbatalis la protestojn, kaj milicanoj pafis kontraŭ demonstraciantoj. La registaro asertis, ke en la lando agas armigitaj grupiĝoj influitaj el eksterlando. Ekde la komenciĝo de la protestoj laŭ indikoj de siriaj opoziciuloj ĝis la mezo de julio 2012 mortis minimume 20000 homoj. Ĉar la protestoj ne povis atingi iun ajn allason de la registaro, eĉ la registaraj soldatoj, rabistoj mortis, turmnenti, arestis amase la loĝantojn, la protestoj ĉesis je 2012 kaj evoluis al armita konflikto inter opozicio kaj registaro.

Politika fono

En la ŝtato Sirio ekde la 8-a de marto 1963 seninterrompe regas registare deklarita "escepta stato". La reĝimo per forta uzo de policaj unuoj malebligas publikajn demonstraciojn ne favorajn al la registara politiko. Internaj perturboj en la lastaj jaroj ripete estis neniigitaj per forta ŝtata perforto, kio parte rezultis en dekmiloj da mortoj, ekzemple en la tiel nomata "masakro de Hama".

Kaŭzoj

La situacion kaŭzas pluraj kialoj, kio rezultiĝas parte el tio ke Sirio estas relative malunueca ŝtato.

Rego de la partio Baazo

La landon ekde la jaro 1963 en unupartia politika sistemo regas la partio Baazo. Veraj opoziciaj partioj ne estas permesataj. Kvankam temas pri la sama partio, kiu sub Saddam Hussein ankaŭ regis la ŝtaton Irako, inter la siria kaj iraka branĉoj de la partio ĉiam estis forta rivaleco pri la pozicio "gvidi la arabajn ŝtatojn".

Kvankam tra jardekoj la tutarabismo estis decida elemento de la partia politiko, kaj en Sirio kaj en Irako, en Sirio reale la siria naciismo havis pli grandan signifon plej malfrue ekde la finiĝo de la Malvarma Milito: Projekto de "Granda Sirio" ampleksu la areojn de al nunaj ŝtatoj Sirio, Libano, Israelo, Palestino kaj Jordanio.

Etnaj malplimultoj

En partoj de la areo de Sirio dominas arameoj kaj turkmenoj, en aliaj kurdoj. Aparte la kurdoj revas pri unuigo de siaj vivregionoj en Sidio, Irano, Irako kaj Turkio al kreinda ŝtato Kurdio.

Situacio de la alavitoj

Ankaŭ en Sirio gravas la tradicia kontrasto inter la anoj de sunaismo kaj ŝijaismo. La ŝijaismaj alavitoj en la pasinteco en Sirio estis persekutita malplimulto. Multaj el la sunaanoj de Sirio, la klara plimulto inter la siriaj islamanoj, konsideras la alavitojn herezuloj, kaj akuzas ke en la alavita instruo ankaŭ gravu antaŭislamaj kredaj konceptoj.

Simile kiel en Irako, kie la eksa diktatoro Saddam Hussein donis gravajn politikajn postenojn al parencoj kaj eksaj najbaroj, ankaŭ en Sirio ekzistas simila fenomeno: Multajn gravajn postenojn ricevis loĝintoj de la alavite dominita vilaĝo Kardaha en norda Sirio, kie naskiĝis Hafiz al-Asad, la patro de la nuna prezidanto de Sirio. Ĝis nun la baaza reĝimo de Sirio prenis estis stabiligita ĝuste per tiu grupiĝo de ekssamvilaĝanoj.

La granda tensio inter la siria loĝantaro kaj la ŝtata reĝimo inter alie baziĝas je tio, ke la privilegia pozicio de tiu grupiĝo estas plikritikata pro la tensio inter la plimulto de sunaanoj kaj la malplimulto de alavitoj.

Eka situacio

Tutĝenerale la politikaj protestoj en aliaj arabaj ŝtatoj ekde la fino de la jaro 2010 - inter alie en Tunizio, Egiptio, Libio, Jemeno kaj Bahrejno - kuraĝigis ankaŭ la protestantojn en Sirio pli malferme esprimi sian malkontenton. Ankaŭ la malliberigo de pluraj lernejanoj kaj adoleskuloj, kiuj skribis kontraŭregistarajn frazojn al strataj muroj, konsidereblas ekilo de pli frotaj protestoj.

Partoprenantaj grupiĝoj

Ĝis nun la sekvaj grupiĝoj partoprenas la protestojn:

En la nordoriento de la lando la protestoj aparte koncentriĝas en la regionoj loĝataj fare de kurdoj.

Krome aparte en la urbo Daraa koncentriĝas la politikaj protestoj, plejparte la protestantoj tie estas sunaanaj araboj. La tiuurba protesto ŝajnas aparte religie motivigita.

Laŭ la opinio de la siria ministerio pri internaj aferoj, la protestojn en Homs kaj en Banijas aparte kaŭzas la agado de radikalaj salafistoj.

Grupiĝo anglalingve nomiĝanta „National Initiative for Change“, do "Nacia Iniciato por Ŝanĝiĝo", komprenas sin kiel tegmenta organizaĵo por siriaj opoziciuloj en- kaj eksterlande.[1][2] Reprezentantoj de la grupiĝo asertas ke la 150 grupanoj en Sirio reprezentas vastan gamon da grupiĝoj kiuj protestas kontraŭ la aŭtoritata gvidado de prezidanto Asad.[3]

La administranto de la Facebook-grupo, kiu konsideratas la plej grava disdonilo de informoj pri la protestoj en Sirio, laŭdire estas en Svedio vivanta ano de la Islama Frataro.[4]

Rimarkeblas subteno de la usona registaro por la kontraŭantoj de la ŝtata prezidanto Baŝar al-Asad. Ekzemplo estas financa subteno de la televida stacio Barada TV en Londono, kiu komencis sian programon en aprilo 2009.

Ĉirkaŭ aŭgusto 2012 oni informas, ke en bataloj en Sirio je la flanko de ribeluloj partoprenas anoj de la Organizaĵo de la moĝahedoj de la irana popolo.[5]

Notoj

  1. Syrien: Oppositionelle suchen Bündnis mit Offizieren (germanlingve, "opoziciuloj en Sirio serĉas aliancon kun oficiroj"), artikolo en la magazino Focus
  2. Die Angst der Türkei vor dem syrischen Albtraum (same germanlingve, "La timo de Turkio pri la siria koŝmaro"), artikolo en la gazeto Die Welt
  3. Long Repressed in Syria, an Internal opposition Takes Shape (anglalingve, "longe subpremita en Sirio, interna opozicio ricevas silueton"), artikolo en la gazeto New York Times
  4. Aufstand ín Syrien: Die Muslimbrüder mischen heftig mit (germanlingve, "ribelo en Sirio, la Islama Frataro forte partoprenas")
  5. Щегловин Ю.Б. (2012-08-14). О развитии ситуации в Сирии (ruse). Институт Ближнего Востока. Arkivita el la originalo je 2013-01-05. Alirita 2013-01-05.