Sistemo pri Integrigo de Centra Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de la organizaĵo SICA

La Sistemo pri Integrigo de Centra Ameriko (hispane Sistema de la Integración Centroamericana) SICA estas internacia organizaĵo de pluraj ŝtatoj en Centra Ameriko. Ĝi fondiĝis la 13-an de decembro 1991 fare de la ŝtatoj Gvatemalo, Honduro, Kostariko, Panamo kaj Salvadoro per subskribo de la protokolo de Tegucigalpa. La organizaĵo estas posteulo de la antaŭa Organizaĵo de Ŝtatoj de Centra Ameriko (hispane Organización de Estados Centroamericanos, mallongigite ODECA), kiu funkciis inter la jaroj 1951 kaj 1991).

La sistemo evoluis en konsidero de la ĝisnunaj spertoj pri la unuiĝo kaj kunlaboriĝo de la regiono, atentante ties historion.

Sur tiu bazo difiniĝis prioritata celo: la integrigo de Centra Ameriko al kreo de regiono de paco, de libero, de demokratio kaj de (socia, kultura, ekonomia kaj mediprotekta) evoluo, baze de reciproka respekto, protekto kaj atento de la homaj rajtoj.

Membroŝtatoj

plenaj kaj asociigite ligitaj membroŝtatoj

Plenaj membroj

Asociigite ligitaj membroj

Observantoj

Pinta kunveno decembre 2008

En pinta kunveno decembre 2008 la ŝtatoj de centra Ameriko interkonsentis enkondukon de komuna valuto, de komuna mezamerika pasporto kaj de komuna 41-punkta ekonomia plano cele al pli bona reago al la tutmonda ekonomia krizo ekde 2007. Inter alie instaliĝu regiona helpa fondaĵo por la ekonomiaj sektoroj agrikultura, serva kaj komerca. La ŝtataj reprezentantoj en la pinta kunveno anoncis unuecigon de la leĝoj pri enmigrado, eduko kaj sekureco. [1]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. artikolo "Zentralamerikas Länder einigen sich auf Einheitswährung" ("Landoj de centra Ameriko interkonsentas pri unueca valuto", germanlingve) el la aŭstria gazeto "Der Standard", la 6-an de decembro #2008

Eksteraj ligiloj

greke Sistema de la Integración Centroamericana, oficiala retejo (hispane)