Sjarĵuk Sokalaŭ-Vojuŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sjarĵuk Sokalaŭ-Vojuŝ en koncerto kun 12-korda gitaro. La 1990-a jaro

Sjarĵuk Sokalaŭ-Vojuŝ (beloruse Сяржук Сокалаў-Воюш, ruse Сергей Анатольевич Соколов; naskiĝinta en 1957) estas belorusa poeto, bardo kaj tradukisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sjarĵuk Sokalaŭ-Vojuŝ naskiĝis je la 16-a de oktobro de 1957-a jaro en malgranda urbeto Astroŭŝĉina de Polacka distrikto de Vicebska regiono de tiama BSSR en familio de Anatolj Sokalaŭ kaj Hanna Vojuŝ.[1] En siaj junaj jaroj li laboris en fabriko de ŝtalbetonaj kostruaĵoj (1974–1976), poste servis en soveta armeo (1976–1978).

En 1979 Sjarĵuk Sokalaŭ-Vojuŝ ekstudis en filologia fakultato de Belorusa Ŝtata Universitato pri belorusa lingvo kaj kulturo, el kiu gradiĝis en 1985. Dum sia studenteco (1982—1984) kaj kelkajn jarojn poste (1985—1988) Sokalaŭ-Vojuŝ laboris kiel instruisto en mezlernejo en Navapolack, li ankaŭ kunlaboris en muzeo de Jakub Kolas en vilaĝo Mikolajeŭŝĉina de Stoŭpeca distrikto de Minska regiono (1984–1985).

Ekde malfruaj 1980-aj jaroj aktive partoprenas en belorusaj demokratiaj kaj naciistaj movadoj.

En 1988—1990 li estis literatura gvidanto de pupa trupo de Belorusa ŝtata teatro de Jakub Kolas (Vicebsk).

En 1991 pro familiaj kialoj elmigris en Usonon, poste transloĝiĝis al Prago, kie laboras ĉe Radio Libera Eŭropo.

Edzigita, havas tri filojn.

Krea laboro[redakti | redakti fonton]

Sjarĵuk Sokalaŭ-Vojuŝ debutis per sia unua verko en navapolacka gazeto "Ĥimik" (Kemiisto) en 1973. En 1989 li eldonis sian unuan kolekton de poezio «Кроў на сумётах» (Sango sur neĝdunoj) kaj la saman jaron reĝisoris sian unuan teatraĵon «Сьвецяць, сьвецяць зорачкі» (Lumas, lumas ĉielruĝoj).

Poste li publikigis novelon «Крывавы памол» (Sanga muelo) kaj poemon «Мяккі знак» (Mola signo). Li ankaŭ tradukis multajn verkojn el rusa, pola kaj ukraina lingvoj al la belorusa.

En 2001 kaj 2006 li publikigis du albumojn de siaj bardkantoj.

Plej ĉefaj motivoj de verkoj de Sokolaŭ-Vojuŝ estas patriotaj sentoj al Belorusio kaj belorusa popolo kaj kritiko de Sovetunio, aparte de krimoj de stalinisma reĝimo. En siaj verkoj li ankaŭ konsideras konceptojn de libero kaj demokratio. En 2014 li subtenis la Eŭromajdanon kaj Revolucion de digno en Ukrainio kaj dediĉis kelkajn poemojn kaj kantojn al ĝi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]