Skabioza centaŭreo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
skabioza centaŭreo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Asteraloj
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Centaŭreo Centaurea
Specio: C. scabiosa
skabioza centaŭreo (Centaurea scabiosa)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La skabioza ĉentaŭreo (Centaurea scabiosa) estas plantspecio, kiu apartenas al la familio de la Asteracoj (Asteraceae).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La skabioza centaŭreo estas multjara herba planto, kiu atingas kreskoalton de 1,20 m. Ĝi havas eĝan, aspran tigon, kiu havas starantajn branĉojn. La verdaj, ledaj kaj hirtharaj folioj estas pinataj. La pinataj folipartoj esta oblongaj aŭ mallarĝe lancetaj.

La unuopaj floroj staras kune aŭ en unuopaj apeksaj kapituloj, kiuj estas ĉ. 2 cm alta kaj 4 cm larĝa. La brakteoj (v. bildon) ne havas nervuron. La franĝitaj alpendaĵoj havas rande dentforman aŭ ciliforman orlon. La koloro de la petaloj varias de malhelpurura trans purpura aŭ helruĝa, malofte blanka. La papuso estas preskaŭ samlonge kiel la aĥenofruktoj.

La kromosomonombro estas 2n = 20, malofte 40.[1]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

polenigado per sabloburdo

La disvastigo de la aĥenoj okazas per formikoj, krome ili uzas semaĥorion kaj zooĥorion.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La skabioza centaŭreo floras de junio ĝis aŭgusto. Ĝi kreskas sur sekaj kaj duonsekaj razenoj, ofte ĉe sekaj kampaj randoj. Sur ekstensive uzataj agroj kaj subalpaj ŝtonrazenoj ĝi ankaŭ troviĝas. Ĝi prefaras kalkriĉan grundon..[1]

Centaurea scabiosa subsp. alpestris

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Oni povas distingi jenajn subspeciojn[2]:

  • Centaurea scabiosa L. subsp. scabiosa
  • Centaurea scabiosa subsp. adpressa (LEDEB.) GUGLER: Ĝi kreskas en Ukrainio, en Rusujo, Moldavio, en Rumanio, Slovakio kaj Transkaŭkazio.[2]
  • Centaurea scabiosa subsp. alpestris (HEGETSCHW.) NYMAN: ĝi troviĝas sur subalpinaj ŝtonrazenoj de la Alpoj. Ĝi havas nigrajn brakteetojn.[1] Ĝia hejmregiono estas Francujo, Svisio, Liĥtenstejno, Aŭstrio, Germanujo, Italujo, Slovakujo, la iama Jugoslavio, Polujo kaj Ukraino.[2]
  • Centaurea scabiosa subsp. apiculata (LEDEB.) MIKHEEV: Ĝi hejmiĝas en Bielorusujo, Ukrainio, Rusujo, Moldavio kaj Transkaŭkazio.[2]
  • Centaurea scabiosa subsp. badensis (TRATT.) GUGLER): La subspecio troviĝas en Aŭstrio, Ĉeĥujo , Slovakujo kaj suda Germanujo.[2]
  • Centaurea scabiosa subsp. cephalariifolia (WILLK.) GREUTER (sin.: Centaurea cephalariifolia WILLK.): Ĝi hejmiĝas en Hispanujo.[2]
  • Centaurea scabiosa subsp. fritschii (HAYEK) HAYEK}}: Ĝia hejmregiono estas Aŭstrio, Hungarujo, Slovakujo, Italujo kaj Rumanujo.[2]
  • Centaurea scabiosa subsp. grinensis (REUT.) NYMAN (sin.: Centaurea grinensis REUT.): Ĝi troviĝas en Italujo, Francujo kaj Svisio.[2]
  • Centaurea scabiosa subsp. integra GREUTER (sin.: Centaurea integrifolia TAUSCH): Ĝia hejmregiono estas la orienta parto de la eŭropa Rusujo.[2]
  • Centaurea scabiosa subsp. menteyerica (CHAIX) NYMAN (sin.: Centaurea menteyerica CHAIX): Ĝia hejmregiono estas Francujo kaj Italujo.[2]
  • Centaurea scabiosa subsp. sadleriana (JANKA) ASCH. & GRAEBN.: Ĝi hejmiĝas en Aŭstrio, Hungario, la balkana duoninsulo, en Bulgarujo kaj Rumanujo.[2]
  • Centaurea scabiosa subsp. spinulosa (SPRENG.) ARCANG. (Syn.: Centaurea spinulosa Person|SPRENG.): Ĝi hejmiĝas en Hungario, Balkanio, Bulgario kaj Rumanio.[2]
  • Centaurea scabiosa subsp. tematinensis(DOMIN) DOMIN (sin.: Centaurea scabiosa subsp. vertesensis (BOROS) SOÓ): ĝi venas el Hungarujo.[2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Dietmar Aichele, Marianne Golte-Bechtle: Was blüht denn da? 54. Auflage. Kosmos Verlag, 1991, ISBN 3-440-05615-5.
  • Robert Zander (Begr.), Fritz Encke, Günther Buchheim, Siegmund Seybold: Handwörterbuch der Pflanzennamen. 15. Auflage. Ulmer, Stuttgart 1994, ISBN 3-8001-5072-7.
  • [Ruprecht Düll, Herfried Kutzelnigg: Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands und angrenzender Länder. 7. Auflage. Quelle & Meyer-Verlag, 2011, ISBN 978-3-494-01424-1.
  • Raimund Fischer: Blütenvielfalt im Pannonikum. Pflanzen im östlichen Niederösterreich, Nordburgenland und Wien. IHW-Verlag, Eching bei München 2004, ISBN 3-930167-51-4.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. Unter Mitarbeit von Angelika Schwabe, Theo Müller. 8., stark überarbeitete und ergänzte Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2001, ISBN 3-8001-3131-5, S. 973–974.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 Werner Greuter (2006+): Compositae (pro parte majore). – In: W. Greuter & E. von Raab-Straube (ed.): Compositae. Euro+Med Plantbase - the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity. Datenblatt Centaurea scabiosa In: Euro+Med Plantbase - the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]