Skagway

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Broadway en Skagway

Skagway estas urbeto en la sud-oriento de Alasko, kie oni nombris 862 loĝantojn en la jaro 2000.

La nomo devenas de indiĝena lingvo kaj signifas "venta urbo".

La urbo estas ŝatata haltejo por turismaj ŝipoj, kaj turismo estas grava parto de la urba ekonomio.

La nura surtera alvenvojo estas tiu de la Klondike-vojo tra Jukonio. Tamen la pramŝipo de la Alaska Marine Highway ligas Skagway al Prince Rupert (Brita Kolumbio), Bellingham (Vaŝingtonio) kaj al aliaj lokoj en Alasko, kiel al Juneau, la ĉefurbo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj