Skalka (Cheb)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Skalka
Skalka
germane Stein
domaro
Refreŝigejaj konstruaĵoj
Oficiala nomo: Skalka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Cheb
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ĥebio
Montaro Smrčiny
Konata loko Akva rezervujo Skalka
Domoj 220
Rivero Ohře
Situo Skalka
 - alteco 463 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 17″ N 12° 20′ 04″ O / 50.08806 °N, 12.33444 °O / 50.08806; 12.33444 (mapo)
Katastro 2,659 km² (265,9 ha) Skalka u Chebu
Loĝantaro 228 (2021)
Denseco 85,75 loĝ./km²
Unua skribmencio 1294
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 350 02
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Cheb
Situo enkadre de Cheb
Situo enkadre de Cheb
Vikimedia Komunejo: Skalka (Cheb)
Portalo pri Ĉeĥio

Skalka (germane Stein) estas domaro en Ĉeĥio, parto de urbo Cheb, troviĝanta en distrikto Cheb. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 228 loĝantoj.

Skalka situas en katastra teritorio Skalka u Chebu kun areo 2,659 km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Skalka situas en suupermara alteco 463 metroj, en golfo en la norda flanko de akva rezervujo Skalka. La domaro situas proksimume 4 kilometroj nordokcidente de la centro de Cheb.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1294. Konserviĝis restaĵoj de burgo el la 14-a jarcento. En la pasinteco estis en la vilaĝo muelejo, kie troviĝis unu el la plej malnovaj paperfarejoj en Bohemio. La loko, kie situadis la mulelejo, estas inundigita de la akva rezervujo. En la jaro 1634 estis komencita konstruado de granda bieno (familio Jahn) kun ĉefa kontruaĵo finita en la jaro 1881. Tiu ĉi bieno servis ekde la jaro 1947 al bezonoj de Ĉeĥoslovaka popola armeo kaj ĝi estis tute elloĝigita kaj preskaŭ neniigita. En la jaro 2000 ĝi estis restituita, rekonstruita kaj komencis servi kiel hotelo.

Skalka esgtas nun elserĉata refreŝigeja loko kaj situas en ĝi ĉirkaŭ 220 refreŝigejaj domoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869180
1880127
1890136
1900145
1910145
1921136
JaroLoĝantoj
1930133
195031
196120
197030
198021
199118
JaroLoĝantoj
200114
2011144
2021228

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]