Skandagupto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skandagupto
Gupta imperiestro
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 500 (0500-01-01)
Morto 1-an de januaro 467 (0467-01-01) (-33-jaraĝa)
Ŝtataneco Gupta imperio vd
Familio
Patro Kumaragupto la 1-a vd
Gefratoj Purugupto vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Skandagupto (regis ĉirkaŭ 455-467) estis imperiestro de la Gupta imperio de norda Barato. Lia surskribo en la Bhitaria piliero sugestas, ke li restaŭris la povon de la Gupta imperio venkante siajn malamikojn, kiuj eble estis ribeluloj aŭ eksterlandaj invadantoj. Li forpelis invadon fare de Hind-Heftalitoj (konataj kiel Hunaoj en Barato), probable Kidaritoj. Ŝajne li sukcesis reteni kontrolon de sia heredita teritorio, kaj estas ĝenerale konsiderata la lasta de la grandaj Guptaj imperiestroj. La Gupta genealogio post li ne estas klara, sed li estis probable sukcedita de Purugupto.

Skandagupto, filo kaj sukcedanto de Kumaragupto la 1-a estas ĝenerale konsiderata la lasta el la grandaj Guptaj regantoj. Li havis la titolojn Vikramaditĝa kaj Kramaditĝa.[1] Li venkis la minacon de la Puŝĝamitroj, sed poste li estis atakita de invadantaj Kidaritoj (foje priskribitaj kiel Heftalitoj aŭ "Blankaj Hunaoj", konataj en Hindio kiel Hunaoj aŭ Sŭeta-Hunaoj, el la nordokcidento.

Li venkis super atako de Hunaoj ĉirkaŭ la jaro 455, sed la elspezo de la milito elĉerpis la resursojn de la imperio kaj kontribuis al ties dekadenco. La surskribo de la Bhitari Piliero de Skandagupto, nome sukcedanto de Ĉandragupto, rememorigas la preskaŭ-nuligon de la Gupta Imperio post la atakoj de la Kidaritoj.[2] La Kidaritoj ŝajne retenis la okcidentan parton de la Gupta Imperio.[2]

Skandagupto mortis en 467 kaj estis sukcedita de sia masklodevena frato Purugupto.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. H.C. Raychaudhuri 1923, p. 510.
  2. 2,0 2,1 The Huns, Hyun Jin Kim, Routledge, 2015 pp. 50–
  3. H.C. Raychaudhuri 1923, p. 516.

Literaturo[redakti | redakti fonton]