Skandar Keynes
Skandar Keynes | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Alexander Amin Caspar Keynes | |
Naskiĝo | 5-an de septembro 1991 (32-jaraĝa) en London Borough of Camden, Londono | |
Etno | Angloj vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando vd | |
Alma mater | Kolegio Pembroke • Anna Scher Theatre • City of London School vd | |
Familio | ||
Dinastio | Keynes family vd | |
Patro | Randal Keynes vd | |
Patrino | Zelfa Hourani vd | |
Gefratoj | Soumaya Keynes vd | |
Parencoj | Charles Darwin • Albert Hourani • George Hourani • Edgar Adrian, 1st Baron Adrian • Hester Adrian, Baroness Adrian vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • politika strategiisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Skandar Amin Casper KEYNES (naskiĝis la 5-an de septembro 1991, do nun 32-jara) estas eksa angla aktoro, konata pro sia rolo kiel Edmund Pevensie en la filmserio La Kronikoj de Narnio. Li aperis en ĉiuj tri filmoj de la serio, La Leono, la Sorĉistino kaj la Ŝranko, princo Kaspiano, kaj laste La Vojaĝo de la matenruĝo, kiu estis publikigita la 10-an de decembro 2010.
Familio[redakti | redakti fonton]
Keynes naskiĝis en la urboparto Camden de Londono. Lia patrino estas Zelfa Hourani kaj lia patro estas aŭtoro Randal Keynes. Li havas pli maljunan fratinon, Soumaya Anne Keynes (naskita en aŭgusto 1989), kiu aperis en diversaj produktadoj por BBC-Radio 4 kaj nun laboras kiel ekonomikisto en la Instituto por Fiskaj Studoj.
Laŭ la flanko de lia patro, Keynes estas de angla deveno, kaj estas la nepo de la fiziologo Richard Keynes, nevo de du profesoroj en la universitato de Kembriĝo, la historiisto Simon Keynes kaj la neŭrosciencisto Roger Keynes, kuzo de la katolika verkistino pri apologetiko Laura Keynes, kaj estas la pra-pra-nepo de la la ekonomikisto John Maynard Keynes. Lia pra-pra-pra-avo estis natursciencisto Charles Darwin. La pra-avo de Keynes estis la fiziologo Edgar Adrian, Nobel-premiita en 1932.
Laŭ la flanko de lia patrino, Keynes estas de libana, persa kaj turka deveno - la kromnomo Skandar estas paŝtuna variaĵo por la greka nomo "Aleksandro", aŭ mallonga por "Iskandar", la araba variaĵo. Liaj patrinaj geavoj estis Furugh Afnan kaj Cecil Fadlo Hourani, kiu estis konsilanto de la forpasinta tunizia prezidanto Habib Bourguiba. La Hourani-familio estis enmigrintoj al Manĉestro el suda Libano. Furugh Afnan estis la pranepino de Baha'u'llah, fondinto de la Bahaa Kredo, do sekve Skandar estas pra-pra-nepo de Baha'u'llah.