Skandinava kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flagoj de Finlando, Islando, Norvegio, Svedio, Danio (de maldekstre).

La Skandinava kruco estas krucfiguro uzata en ĉiuj oficialaj flagoj de eŭropa Nordio (escepte de la Samea) kaj en la flagoj de kelkaj najbaraj regionoj kun historia ligo al SkandinavioSuomio. La Skandinava kruco esence estas kristana kruco () vertikaligita (la plej longa krucero iras dekstren), pro kio skandinavkruca flago povas aspekti simple kiel kvar samkoloraj kvaranguloj kun alikolora interbordo. Tamen la religia origino klarvideblas kiam pro iu kaŭzo tia flago estas pendigita desur horizontala stango.

La plej grava trajto de la Skandinava kruco estas ke la vertikala baro estas necentra. Se ĝi centras, temas pri alia figuro, kruco de Sankta Georgo, kaj tiam povas esti tute alia flago, eĉ se la koloroj identas.

Specoj

Distingeblas inter unukrucaj kaj dukrucaj flagoj skandinavtipaj. La plej antikvaj skandinavkrucaj flagoj (Danio, Svedio) havas la formon kruco X-kolora sur fono Y-kolora. Poste, pro manko de taŭgaj kolorkombinoj, oni enkondukis flagojn kun du krucoj, unu sur la alia, laŭ la formo interna kruco Z-kolora sur kruco X-kolora sur fono Y-kolora. La unua flago tia estis la Norvega (ekde 1821). Nordiistoj eĉ eksperimentis per trikruca flago por la tuta Nordio, sed tio neniam sukcesis (pli ol du surmetitaj krucoj malfacile distingeblas delontane, ekzemple sur ŝipo).

Alia divido estas tiu inter okcidentaj kaj orientaj skandinavkrucflagoj. La Dana flago kaj flagoj de teritorioj kiuj iam estis sub Dana rego (Norvegio, Islando, Ferooj, Skanio) havas kvadratojn ĉestange, dum la Sveda flago kaj flagoj de ekse Svedaj teritorioj (Alando, Suomio) havas oblongajn kvarangulojn.

Kolorhistorio

(Por detalaj historioj de unuopaj flagoj vidu je ties propraj artikoloj.)
Ĝis la 20-a jarcento ĉiuj skandinavkrucaj flagoj sekvis la bazajn heraldikajn regulojn pri kolorkombinado: "koloro" (ĉefe ruĝo, bluo, nigro, verdo) nur apudu "metalon" (blankon/arĝenton kaj flavon/oron), kaj inverse.

La Dana flago, Dannebrog, estas ĝenerale konsiderata la plej malnova nacia flago ankoraŭ uzata. Ĝia unua bildigo aperas en nederlanda heraldikaĵaro Gelre (1370-1386). Samkiel multaj aliaj flagoj antikvaj ĝi uzas ruĝon, kiu ja videblas el granda disto kaj kies farbo facile produkteblas (ekzemple el sango). La Sveda flago, aperanta iam dum la 16-a jarcento, probable estas alikolora kalkeo de tiu de la suda najbarlando. Oni prenis la due plej facilvideblan heraldikan koloron post ruĝo, bluon, kaj uzis la solrestantan metalon flavon por la kruco.

Specialan kazon prezentas la tielnomata "Nordia flago", kiun mencias la reĝo Eriko de Pomerio en letero de 1430 kiel (liaproponan?) flagon por la tiama tut-Skandinavia Kalmara unio. Malmulto sciatas pri ĝia eventuala aplikiĝo dum la 15-a jarcento, sed ĉiukaze ĝi ŝajne eĉ pli malnovas ol la Sveda flago (almenaŭ kiel surpapera ideo), kaj la oportuna mikso de dezajnoj Dana kaj Sveda devas esti hazarda. Ĝi estas la unua skandinavkruca flago kun kolora kruco sur metala fono.

En 1821 oficialiĝis la Norvega flago, kaj la modelo de du krucoj multobligis la eblojn por futuraj flagoj skandinavkrucaj.

En 1919 kreiĝis la Feroa flago, kaj por la unua fojo oni rompis la regulojn de heraldiko: en ĝia centro ruĝa kruco suras bluan. Proksimume samtempe, eble kelkajn monatojn poste, Suomia pentristo Akseli Gallen-Kallela kreis skandinavkrucan flagon por Karelio. Lia flago samtempe montras du tute novajn trajtojn: Ĝi estas la unua uzanta la koloron verdon, kaj ankaŭ la unua tiaforma flago tute sen metalo. (Tutmetala skandinavkruca flago [blanka kruco sur flavo aŭ flava kruco sur blanko] ĝis nun ne enuziĝis ie.) La regiona flago de Vendsyssel (Danio) en 1976 aldonis oranĝon al la koloraro de skandinavkrucaj flagoj.

Influo je aliaj flagoj

Al du teritorioj tradicie asociataj kun Nordio, Sameio kaj Gronlando, mankas skandinavkrucaj flagoj. Tamen videblas tia influo en iliaj flagoj, kiuj ambaŭ havas diskon en la pozicio de la krucocentro Skandinava.

La kaŭzoj de tiuj du esceptoj estas variaj. Ne ĉiuj rigardas Gronlandon kiel parton de Nordio - ĝi ja estas alikontinenta (Nordamerika) insulo kiun koloniigis Skandinavoj. Ankaŭ la Sameoj per sia ne-Skandinaveca flago eble volas emfazi, ke ili estas indiĝena popolo kiu estis en la areo antaŭ la alveno de Skandinavoj kaj Suomoj. Por kiu priscias la ĝisĵusan ŝamanismon de la etnoj Samea kaj Inuita, estas interese observi la anstataŭigon de kristana kruco per sundisko (tradicia pagana simbolo).

Flagoj kun Skandinava kruco

Notu: Proponoj kiuj neniam disvastiĝis ne aperas ĉi-liste.

Flagoj de teritorioj aŭ etnoj

Nordio


Danio Bornholm Vendsyssel


Svedio Skanio


Norvegio


Ferooj


Islando


Suomio Alando


Ekse Skandinavaj insularoj de Skotlando: Ŝetlando Orkadoj


Finnugraj gentoj en apudnordia Rusio: Ingrio Karelio

Vepsoj Votoj


Ekse Skandinava setlejo en nuntempa Francio: Normandio

Historiaj flagoj

Danio: Funebra flago

Vidu ankaŭ