Skania Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:472px-Ortus-imperii-suecorum-EO.jpg
la ekspansio de Svedio inter la jaroj 1560 kaj 1660

Skania Militodane Skånske Krig, svede Skånska kriget – estas la nomo de armea konflikto inter la reĝlandoj Danio-Norvegio kaj Svedio pri la regiono Skanio en la nuntempa suda Svedio, kiu evoluis paralele al la Brandenburgia-Svedia Milito inter Brandenburgio-Prusio kaj Svedio en norda Germanio kaj ankaŭ en eŭropa nivelo samtempe al la Franca-Nederlanda Milito: Svedio estis aliancano de Francio, dum Aŭstrio, Brandenburgio-Prusio, Danio kaj Hispanio estis alianciĝintaj kun Nederlando.

Dum junio 1676 la armeo de Danio ekbatalis en Skanio kun la celo rekonkeri la antaŭe danie posedatan regionon. Sed sen esti atinginta tion, Danio kaj Svedio la 26-an de septembro 1679 interkonsentis pri la paca Traktato de Lund.

Militofinoj kaj pripacaj kontraktoj

Dum somero 1678 finiĝis la Franca-Nederlanda Milito per la Traktato de Nijmegen - Danio kaj Brandenburgio-Prusio per tio perdis siajn antaŭajn aliancanojn. Laŭ la Traktato de Saint-Germain-en-Laye Svedio cedis nur kelkajn malgrandajn areojn en Germanio al Brandenburgio-Prusio; per la Traktato de Lund la milito inter Danio kaj Svedio finiĝis sen teritoriaj ŝanĝoj.